RomNet
 Ezt a honlapot valóban roma fiatalok, valóban önszerveződve szerkesztik.

kitölt
HELYZETKÉP


Magyaroszág 2002. Sirok

kitölt


Exkluzív:

Élet Jászladányban

Magyaroszág 2002. Jászladány


Mit műveltek a gyöngyösi rendőrök?

Magyaroszág 2002. Gyöngyös


Paksi helyzetképek

Magyaroszág 2002. Paks





Romnet, 7. junio 2005.

"Antaŭjuĝoj kontraŭ ciganoj atestas pri io alia ol fenomeno sporada, okaza aŭ loke kaj tempe limigita. Male, temas pri fenomeno ade reaperanta, kiu diversgrade ekzistas en ĉiu eŭropa lando, kaj nuntempe eĉ kreskas laŭ ofteco kaj amplekso," diris Maud De Boer-Buquicchio, vica Ĝenerala Sekretario de Konsilio de Eŭropo. En Eŭropo vivas ne malpli ol 6-8 milionoj da romaoj, el kiuj aparte multaj sudoriente, en la Balkana duoninsulo, krome en Mezeŭropo, en Rusio kaj en aliaj postsovetaj respublikoj. (Euro-Reporters)

____________________________________________________________

Romnet, 28. februaro 2005

La hispanaj romaoj povos legi la EU-konstitucion en sia propra lingvo, almenaŭ ties artikolojn pri rajtoj kaj liberecoj. La romaa asocio Unión Romaní tradukis parton de la Traktato por dulingva hispana-romaa versio kaj distribuis ĝin ene de la romaa komunumo en Hispanio kaj inter kontraŭrasismaj organizaĵoj.Tradukante parton de la EU-konstitucio, la organizaĵo celas plibonigi la konon de Eŭropo ĉe romaoj kaj helpi la romaan lingvon en Hispanio. (Eurolang.net)

____________________________________________________________

RomNet, 8. decembro 2004.

Sub gvido de Viktor Orbán, prezidanto de la partio Fidesz-MPSZ, unuafoje kunsidis lastan mardon en Bruselo la laborgrupo de Eŭropa Popolpartio pri integrado de romaoj. (MTI)

____________________________________________________________

RomNet, 9. novembro 2004.

La lukto kontraŭ malriĉeco kaj socia ekskludo sin trovos sub minaco pro la buĝetaj restriktoj - atentigas Zsuzsa Ferge. (Népszava)

____________________________________________________________

RomNet, 9. novembro 2004.

La Ministerio pri Interno, la Altlernejo por Polic-Oficiroj kaj la Nacia Instituto pri Familia kaj Sociala Politiko kunorganizas kurson preparan je abiturienta ekzameno por romaaj gejunuloj. La kurso celas mezlernejanojn aŭ jamajn abiturientojn kiuj ŝatus eklabori ĉe la polico, la limgardistaro, la fajrobrigadoj aŭ ĉe kontraŭkatastrofaj organizaĵoj. (RSK)

____________________________________________________________

RomNet, 18. oktobro 2004.

Inter 2005 kaj 2015 disvolviĝos la Programo Jardeko de Romaa Integrado, kun la celo rapidigi la pliboniĝon de la socia kaj ekonomia situacio de romaoj. La kvar plej gravaj celoj de la programo estas plibonigo de edukado, sanprizorgo, loĝado kaj de dungo-kondiĉoj - tiel oni formulis en Budapeŝta kunveno de reprezentantoj de la landoj partoprenantaj. (RSK)

____________________________________________________________

RomNet, 18. oktobro 2004.

Grekio ne kapablis doni kontentigan klarigon al la Eŭropa Komisiono pri Socialaj Rajtoj en Strasburgo pri sia amasa segregacio de romaoj. Konsultkunveno ĉe la Komisiono okazis sekve al plendo farita de la Eŭropa Centro por Romaaj Rajtoj (Budapeŝto) pri la traktado de romaoj fare de la greka ŝtato. La hungara eŭro-deputitino Lívia Járóka, mem romao, diris antaŭla komisiono ke ŝi neniam spertis tiel malbonajn kondiĉojn kiel en la loĝlokoj de grekiaj romaoj. (RSK)

____________________________________________________________

RomNet, 21. septembro 2004.

En la venontaj tagoj la prikrima sekcio de la urba policejo en Sárvár transsendos al la samurba prokurorejo, kun rekomendo prezenti akuzon, la aktojn rilatajn al la t. n. "romaa riparacio" - informas komuniko de la policestrejo de departemento Vas. (RomNet)

____________________________________________________________

RomNet, 14. septembro 2004.

En la malsanulejo de la bulgaria urbo Razlog 23-jara romaa virino mortis dum nasko. La deĵoranta kuracisto, kiu gvidis la akuŝon, estis en stato de ebrieco. Aleksander Dimcov Strahilov, romaa konsilisto de la municipo, interrete petis helpon pri la afero de la mortinta junulino ĉe internaciaj rajt-protektaj organizaĵoj. (RSK, Romaa Gazetara Centro)

____________________________________________________________

RomNet, 10. septembro 2004.

Pro ripetaj protestoj de la usona Advocacy Project (AP) kaj de aliaj internaciaj organizaĵoj de romaoj, oni modifis la kapvorton "gypsy" en la interreta vortaro Dictionary.com, ĉar ĝi enhavis rasisman difinon. (RSK, Romaa Gazetara Centro)

____________________________________________________________

RomNet, 24. aprilo 2004.

Post la plilarĝigo de Eŭropa Unio en majo, la plej granda minoritato vivanta sine de EU estos la romaoj: sur la teritorio de la 25 membroŝtatoj vivas ĉ. 12 milionoj da romaoj. Ĉi tion oni aŭdis, interalie, en internacia konferenco organizita de la Europa Komisiono en Bruselo pri "Romaoj en pli larĝa Eŭropo". (Index)

____________________________________________________________

RomNet, 14. aprilo 2004.

Internaciaj romaaj organizaĵoj homrajtaj postulas demision de la reprezentanto de EU en Slovakio, Eric Van der Linden, kiu laŭ raportoj diris al nederlanda televido: romaaj infanoj devus lerni respekton al la eŭropaj valoroj en internatoj, dise de siaj gepatroj. Por akceptigi tion - diris la diplomato - eblus eĈ proponi monon al la gepatroj. (Hungara Radio)

____________________________________________________________

RomNet, 30 marto 2004.

90 procentoj de la romaaj infanoj spertas malpli bonkvalitan edukon en la bazlernejoj ol iliaj neromaaj samklasanoj - diris Viktória Mohácsi, komisiito de la edukministerio lastan lundon en Szeged. (MTI)

____________________________________________________________

RomNet, 12 marto 2004.

Hodiaŭ la Eŭropa Parlamento alvokis en oficiala dokumento la slovakan registaron plibonigi la ekonomian kaj socialan situacion de la romaa komunumo kaj entrepreni paŝojn kontraŭ ilia ekskludo en la kampoj de edukado, laboro kaj publikaj servoj. (RSK)

____________________________________________________________

RomNet, 22 januaro 2004.

Post la ekvalido de la leĝo pri egalaj ŝancoj, atendeblas multaj rilataj procesoj - diras fakulo de la justicministerio. Laŭ la mediaciisto pri minoritataj aferoj, estas dube ĉu la nova leĝo signife kontribuos al malpliiĝo de diskriminaciado. (Népszabadság)

____________________________________________________________

RomNet, 20 januaro 2004.

La hungara prezidento Ferenc Mádl atribuis Kavaliran Krucon de la Meritordeno de la Hungara Respubliko al la Brusela violon-artisto Róbert Lakatos pro lia diskonigo de la hungara kulturo, specife de cigana muziko. La distingo estis transdonita al la meritulo lastan lundon vespere, en la hungara ambasado en Bruselo. (MTI)

____________________________________________________________

RomNet, 28. decembro 2003.

Se junulo el malavantagxa vivmedio aspiras nuntempe al nova vivo sen peti helpon de siaj labor-trivitaj gepatroj, li havas nenian sxancon komenci memstaran vivon - diris al nia gazeto Imre Furmann, kunfondinto de la partio MDF (Hungara Demokrata Forumo, gajninto de la unuaj liberaj elektoj en 1990 kaj registara cxefpartio gxis 1994), kiu forlasis la politikon antau dek jaroj, kaj de tiam laboras kiel defendanto de homaj rajtoj. Furmann estas juristo kaj poeto. Li opinias ke la sinsekvaj registaroj cxiam refaris la saman eraron: ili maltrafis apliki kompleksan solvon al la problemoj de la romaoj. (Magyar Hírlap)

____________________________________________________________

RomNet, 1. decembro 2003.

Laux divers-metodaj esploroj oni taksas ke en Hungario vivas inter 700 kaj 800 mil dauxre malricxaj homoj kaj simila nombro da personoj socie ekskluditaj - diris sociologo János Ladányi lastan vendredon, prelegante en dutaga Budapesxta konferenco pri cxi tiaj temoj. La demografia, regiona kaj sociologia konsisto de la du menciitaj grupoj estas tre simila - komentis la sociologo. (MTI)

____________________________________________________________

RomNet, 23 augusto 2003.

Buroo por jura defendo de minoritatoj, kun sidejo en Szolnok, konsideras fari polican denuncon kontrau nekonataj farintoj pro suspektita krimo de cxantagxo. Nome, la buroo supozas ke nerajtigitoj postulis monon de ciganoj petintaj, kiel transvivintoj de Holokausto, reparacion. (MR Online)

____________________________________________________________

RomNet, 13 aug. 2003.

La aferoj rilataj al reparacioj por hungariaj transvivintoj de austriaj trudlaboroj estas prizorgataj, konforme al intersxtata konvencio, de la Publika Fondajxo "Hungaria Juda Heredajxo" (MAZSÖK). Rezulte de ties klopodoj, ankau centoj da romaaj koncernatoj ricevis sian reparacion. Cetere, depostuloj de reparacio estas transdonendaj al MAZSÖK absolute plej laste gxis 31 decembro 2003. Kiel la Romaa Gazetara Centro (RSK) jam raportis, la Civitana Grupigxo de Romaoj petas tujan suspendon de la reparacia proceduro, sed ankau kontrolon kaj reprijugxon de la tuta gxisnuna plenumado. La Internacia Organizajxo pri Migrado (IOM) rekomendis gxis julio pagon de germana reparacio al 50 mil petintoj, sed nur 44 mil gxis nun ricevis monon. (RSK)

____________________________________________________________

Malkondamna verdikto povas kauzi skandalon
RomNet, 31 julio 2003.

La polico en Los-Angxeleso estas en alarmostato, post kiam tribunalo malkondamnis blankan policiston, kiu pasintjare brutale batis nigran 16-jarulon. En 1992 okazis tumultoj en la usona metropolo, post simila tribunala malkondamno de blankaj policistoj. (RTL Klub)

____________________________________________________________

Infanoj inter la vunditoj
RomNet, 19 julio 2003.

La 17-an de julio makedonaj policistoj denove atakis la 800 romaajn rifugxintojn el Kosovo kiuj restadas cxe la makedona-greka landlimo. Cxi tiuj romaoj vivas jam du monatojn subcxiele, atendante uzi sian rajton transiri la limon. La policistoj atakis la romaojn cxar kelkaj el ili intencis transiri la limon.

____________________________________________________________

RomNet, la 18-a de julio 2003

Dumil - pli frue la protekton de Saddamo gxuintaj - Bagdadaj romaoj farigxis senhejmaj. La irakanoj frakasis iliajn domojn (Reuters)

____________________________________________________________

RomNet, la 17-an de Julio 2003.

Internaciaj organizoj de ciganoj protestas en publika letero pro la sxangxo de la prezidanto de Landa Cigana Konsilio, kio okazis laux ilia opinio kontrauxlegxe.

____________________________________________________________

RomNet, la 8-a de julio 2003.

Kiel la prezidanto de la Landa Cigana Konsilio, mi deziras prirespondi pri tio, ke kion ni faris dum la tri monatoj de mia prezidado. Pri tiaj laboroj, iniciatoj temos, kiuj povos efiki, laux ilia intenco, ankaux longtempe. Estas grave, ke la interesigxanta publika opinio - krom la cxiutagaj malpacadoj, skandaloj - informigxu ankaux pri la esencaj agadoj. (Népszabadság)

____________________________________________________________

RomNet, la 8-a de julio 2003.

El la orient-europaj transvivintoj de la deportadoj al austria trudlaboro, gxis nun 2914 hungaroj ricevis reparacion - nombro kiu povos ankorau kreski. (Népszabadság)

____________________________________________________________

RomNet, la 5-a de julio 2003.

Se la Landa Cigana Konsilio ne kapablos realigi tian politikon, kiu tenas la intereson de la ciganoj kaj la lando antaux la okuloj, tiukaze Aladár Horváth konsideros tion, pesante sian situacion, ke li redonos sian mandaton en la estranta korporacio de la konsilio. Cxi tiun li mem komunikis, vendrede, al MTI.

____________________________________________________________

RomNet, 5 junio 2003.

Nuntempe en Hungario plej multaj homoj ekzamenigxas pri la lingvoj angla, germana kaj Esperanto. Forte erarus kiu kredus ke la sekvaj lingvoj en la vico estas la franca aux la itala. Nuntempe la kvara plej populara lingvoekzameno estas tiu pri la cigana (lovaria), kun cxiam pli da kandidatoj en la lastaj du aux tri jaroj. Temas pri necesajxo por studentoj, por kiuj plenumita lingvoekzameno estas kondicxo por akiri studofinan diplomon en universitatoj kaj altlernejoj. (Axel.hu)

____________________________________________________________

RomNet, 22. majo 2003.

Laux esploroj de la Euxropa Centro pri Romaaj Rajtoj, romaaj virinoj suferas humiligan traktadon en kelkaj malsanulejoj de Norda Hungario, kaj pluraj el ili estis steriligitaj sen ke ili scius pri la definitive malfekundiga efiko de tia operacio. (RTL Klub - Olga Békéssy)

____________________________________________________________

RomNet, 20. majo 2003.

Okcent romaoj submetis al Grekio peton pri rifugxrajto post la fermo de makedonia rifugxejo establita dum la kosova milito. (RomNews)

____________________________________________________________

La 9-a de majo 2003

Tiuj lernejoj, kiuj entreprenos tion, ke cxesigos la izolitajn ciganajn klasojn, ekde septembro, povos pretendi 51 mil forintojn po gelernantoj. Laux la enketo de Ministerio Pri Edukaj Aferoj 700 ciganaj klasoj funkcias en la lando. Samtempe la enketo ampleksis nur 184 instituciojn pro kiu la reala nombro povas esti la multoblo de la menciita nombro. La - pere de la interreta jxurnalo Origo - demanditaj, pli frue per segregacio akuzitaj, lernejoj serioze interesigxas pri la programo. (Origo)

____________________________________________________________

Laux iu enketo la nauxdek procentoj de la ciganoj vivas je la limo de la minimuma vivten-kosto aux sube, inter tiaj cirkonstancoj, en kiaj en la duono de la logxejoj ankoraux ankaux necesejo ne estas. El mil ciganoj du havas superan diplomon, kaj ankoraux nur sesope sidis antaux komputoro. Kontraux la malfavoraj konsumaj indikoj la ciganoj estas pli optimismaj, ol gxenerale la hungaroj. (Index) ____________________________________________________________


kitölt
HETI INTERJÚ
Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?

kitölt


kitöltés
BEMUTATKOZUNK
A Magyar- országi Roma Parla- mentet
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.

kitöltés






Főoldalra Hírek Interjú Jegyzet Aréna Életmód Archívum
fr

© 2002 Romnet | Hoszting: C.Enter Kft.