Exkluzív:
Élet Jászladányban
|
Bruselo
____________________________________________________________________
Romnet, 7. junio 2005.
|
|
"Antaŭjuĝoj kontraŭ ciganoj atestas pri io alia ol fenomeno
sporada, okaza aŭ loke kaj tempe limigita. Male, temas pri fenomeno
ade reaperanta, kiu diversgrade ekzistas en ĉiu eŭropa lando, kaj
nuntempe eĉ kreskas laŭ ofteco kaj amplekso," diris Maud De Boer-Buquicchio,
vica Ĝenerala Sekretario de Konsilio de Eŭropo. En Eŭropo
vivas ne malpli ol 6-8 milionoj da romaoj, el kiuj aparte multaj sudoriente,
en la Balkana duoninsulo, krome en Mezeŭropo, en Rusio kaj en aliaj
postsovetaj respublikoj. (Euro-Reporters)
|
La plivastigo de EU metis firme sur la politikan tagordon de Eŭropo
la temon de egalaj rajtoj kaj plibonigo de vivkondiĉoj ekonomiaj kaj
homaj por romaoj. La landoj kun pli ol po duonmiliono da romaoj estas Rumanio,
Bulgario, Hungario kaj eks-Jugoslavio. Kun siaj ĉ. 320,000 romaoj Slovakio
havas la tutmonde plej altan proporcion de romaoj.
En hieraŭa parolado dum evento en Strasburgo kiun organizis la Forumo
de Eŭropaj Romaaj Gejunuloj, De Boer-Buquicchio substrekis kian rolon
ludu junaj romaoj por superi rasismon kaj plibonigi la vivkondiĉojn:
"Kiel junaj romaoj, vi povos ludi gravan rolon agante kiel komunikaj perantoj
kaj antaŭenigantoj inter viaj komunumoj, la institucioj kaj la ne-romaoj,
helpante la kapablo-fortigon ĉe estontaj junaj generacioj de romaoj,
instigante ilian strebon al supera edukiĝo, kaj ŝanĝante,
pere de viaj sukcesoj kaj personaj atingoj, la negativajn antaŭjuĝojn
kiuj plu ekzistas ĉe granda parto de niaj socioj", ŝi diris.
De Boer-Buquicchio memorigis pri la ŝtate organizita genocido trafinta
ankaŭ la romaan minoritaton en la nazi-okupitaj partoj de Eŭropo,
kiu postulis la vivon de duonmiliono da sintioj kaj romaoj. Tamen, rememorante
la holokaŭston ofte oni fokusas al la metoda detruado de la juda komunumo
eŭropa, pro kiu pereis ses milionoj da vivoj. "Rasismo kaj netoleremo
ĉiaforma, ĉu antisemitismo, islamofobio aŭ antaŭjuĝoj
kontraŭ romaoj, aŭ larĝasenca fremdul-malamo, ĉio ĉi
profunde vundas la ideon de demokratia socio, kiun fundamentas respekto al
la egala digno homa", diris De Boer-Buquicchio.
Malgraŭ subteno de eŭropaj institucioj kaj novaj programoj grandskalaj
en la plivastiĝinta EU kaj en la aliĝontaj landoj, daŭre vaste
okazas perfortaĵoj kontraŭ romaoj. Ekzemple en januaro dek junaj
italoj incendiis kampejon kie loĝis kvin romaaj familoj el Rumanio,
inter kiuj bebo naŭ monatojn aĝa. La farintoj pravigis sian agon
per la vortoj "sabat-nokta amuziĝo".
"Kontraŭciganeco estas agresema, disvastiĝinta kaj ankoraŭ
akceptata formo de rasismo en Eŭropo", diris Valeriu Nicolae, aganta
direktoro de la Eŭropa Romaa Inform-Oficejo (ERIO). "Manke de forta
reago de eŭropaj institucioj kaj gvidaj politikistoj eŭropaj, ni
riskas ke la pli ol 8 milionoj da romaoj en Eŭropo taksos kiel hipokritaĵojn
socian koheron kaj egalajn ŝancojn, kvankam ambaŭ estas bazaj principoj
por unueca Eŭropo."
David Ferguson
Tradukis István Ertl
«
|
|
|
 | Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért |
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?
|
|
 | A Magyar- országi Roma Parla- mentet |
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.
|
|