Francisco Santiago, membro de Unión Romaní, diras ke la romaa lingvo en
Hispanio estas "en tre malbona situacio, kaj malmultaj parolas la norman
romaan"."Ni tradukis tiujn artikolojn kiuj povas plej interesi nian
komunumon, kiu suferas de rasismo", diras Nuria Tomás, membro de Unión
Romaní. La publikaĵo, suplementa al la romaa gazeto "Nevipens romaní"
("Romaaj novaĵoj"), estis distribuita en miloj da ekzempleroj en tuta
Hispanio. Ricevis ĝin romaaj asocioj, regionaj parlamentoj,
kontraŭrasismaj organizaĵoj, kaj interesatoj pri romaaj aferoj.
La Hispana Ministerio pri eksteraj aferoj subvenciis la publikigon kadre de
informkampanjo por la referendumo (la 20-an de februaro) pri la Eŭropa
Konstitucio.
La lingvo uzata en la traduko estas la norma romaa, "sed, por pli facila
komprenebleco, enestas vortoj en la kaloa, romaa dialekto trovebla en
Portugalio, Hispanio kaj Sud-Francio ", klarigas Francisco Santiago. La
kaloan uzas ĉirkaŭ miliono da romaoj en ĉi tiuj landoj.
"Principe ĉiu romao en Eŭropo povas ĝin kompreni", aldonas
Francisco Santiago. Sed ĝis nun la traduko estis disdonata nur en
Hispanio, en dulingva versio hispana-romaa. Laŭ datenoj de Unión
romaní, la
romaa estas parolata de ĉ. 14 milionoj da homoj en Eŭropo.
(Alexandre Giraldez en Cangas,
Eurolang © 2005)
Tradukis István Ertl
«
|