Exkluzív:
Élet Jászladányban
|
____________________________________________________________________
RomNet, 8. decembro 2004.
|
|
Sub gvido de Viktor Orbán, prezidanto de la partio Fidesz-MPSZ, unuafoje kunsidis lastan mardon en Bruselo la laborgrupo de Eŭropa Popolpartio pri integrado de romaoj. (MTI)
|
La starigon de ĉi tiu grupo iniciatis Orbán mem, pro la konsidero ke
la plilarĝigo de Eŭropa Unio igis romaojn la plej granda
minoritato de EU, kies problemoj bezonas pritrakton je eŭropa nivelo.
La laborgrupon gvidas Viktor Orbán; kiel kunordigantino funkcias Lívia
Járóka, Fidesz-deputito en la Eŭropa Parlamento, kiu ĝis
antaŭ nelonge estis la sola romaa membro de EP.
Orbán kaj Járóka emfazis dum komuna gazetara konferenco en Bruselo ke ili
planas laboron por unu jaro, kun la celo krei konkretajn planojn por pli
bone utiligi la ekzistantajn programojn kaj monrimedojn kadre de la
komisionaj agadoj por plibonigi la situacion de romaoj.
Viktor Orbán emfazis ke la plilarĝigo de Eŭropa Unio igis romaojn
ne nur la plej granda malplimulto en EU (laŭ diversaj taksoj ili
nombras inter 7 kaj 9 milionoj en EU, pli ol la loĝantaro de Svedio),
sed ankaŭ ties plej malriĉa kaj plej rapide kreskanta popolgrupo.
Helpi ilian integradon estas ne nur tasko por unuopaj ŝtatoj, sed temo
tut-eŭropa.
Orbán , unu el la vicprezidantoj de Eŭropa Popolpartio (EPP,
eŭropa alianco de partioj kristandemokrataj kaj konservemaj), diris
ke Eŭropa Unio elspezis inter 2001 kaj 2003, kadre de la programo
PHARE, 77 milionojn da eŭroj por plibonigi la situacion de romaoj, sed
la romaaj komunumoj ne tro sentas ties efikon. La laborgrupo celos atingi
per sia agado malpliiĝon de la diferenco inter la signifa atribuo de
rimedoj kaj la malalta rendimento, kaj komprenon pri tio kial la rimedoj ne
rezultigis seriozajn ŝanĝojn, kaj kiel eblus pli efike elspezi la
subtenojn riceveblajn de EU. Orbán aldonis ke li ŝatus pridiskuton de
la temo kadre de internacia konferenco de EPP en majo 2005, laŭeble en
Budapeŝto.
Ertl István fordítása
Tradukinto: Ertl István
«
|
|
|
 | Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért |
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?
|
|
 | A Magyar- országi Roma Parla- mentet |
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.
|
|