Exkluzív:
Élet Jászladányban
|
____________________________________________________________________
RomNet, 9. novembro 2004.
|
|
La Ministerio pri Interno, la Altlernejo por Polic-Oficiroj kaj la Nacia
Instituto pri Familia kaj Sociala Politiko kunorganizas kurson preparan je
abiturienta ekzameno por romaaj gejunuloj. La kurso celas mezlernejanojn
aŭ jamajn abiturientojn kiuj ŝatus eklabori ĉe la polico, la
limgardistaro, la fajrobrigadoj aŭ ĉe kontraŭkatastrofaj
organizaĵoj. (RSK)
|
Laŭ informo de Klára Csányi, estro de la sekcio pri civilaj rilatoj
kaj egalaj ŝancoj ĉe la ministerio pri interno, sesdeko el la
naŭdek aliĝintoj plenumis la aliĝ-kondiĉojn. Ŝi
aldonis ke la programo servas por helpi eniron de kiel eble plej multaj
romaaj gejunuloj en la personaron de organizaĵoj dependaj de la
ministerio pri interno.
Brigada generalo István Sárkány, prieduka vic-ĉefdirektoro de la
Altlernejo por Polic-Oficiroj, diris ke la programo celas trejnadon de
kompletaj studjaroj, kun temoj inkluzivantaj la nunan situacion de romaoj
en Hungario kaj rilatajn demandojn. La generalo agnoskis ke
antaŭjuĝoj prezentas "tre malfacilan problemon", sed aldonis ke
ĉiuj havas la devon taŭge labori por malvastigi la kampojn kie
antaŭjuĝema konduto aperas.
Zoltán László - RSK
Ertl István fordítása
Tradukinto: Ertl István
«
|
|
|
 | Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért |
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?
|
|
 | A Magyar- országi Roma Parla- mentet |
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.
|
|