Exkluzív:
Élet Jászladányban
|
____________________________________________________________________
RomNet, 21. oktobro 2004.
|
|
Grekio ne kapablis doni kontentigan klarigon al la Eŭropa Komisiono
pri Socialaj Rajtoj en Strasburgo pri sia amasa segregacio de romaoj.
Konsultkunveno ĉe la Komisiono okazis sekve al plendo farita de la
Eŭropa Centro por Romaaj Rajtoj (Budapeŝto) pri la traktado de
romaoj fare de la greka ŝtato. La hungara eŭro-deputitino Lívia Járóka, mem romao, diris
antaŭ la komisiono
ke ŝi neniam spertis
tiel malbonajn kondiĉojn kiel en la loĝlokoj de grekiaj romaoj. (RSK)
|
Laŭ plendo lastatempe farita de la Eŭropa Centro por Romaaj Rajtoj
(ERRC), kun sidejo en Budapeŝto, la greka ŝtato regule kaj
sisteme malrespektas la rajton de tiulandaj romaoj je kontentiga
loĝado. Freŝdata ekzemplo por tio estis elloĝigo de familioj
el Patras, Riganokampos, lige al la olimpikaj ludoj. Kabanoj de romaaj
familioj esti senaverte, brutale detruitaj de lokaj aŭtoritatoj.
Okaze de la kunveno, la greka ŝtato estus povinta doni klarigon pri la
manko de kontentigaj dispozicioj por eviti la elloĝigojn kaj pri la
eblaj manieroj atente sekvi la efektiviĝon de loĝrilataj
programoj enkondukitaj de la greka registaro. Laŭ prijuĝo de la komisionanoj, la ĉeestantaj anoj de la registaro tamen ne kapablis
doni kontentigajn respondojn.
Kunlaborantoj de ERRC estis indignitaj pro la tutlanda rifuzemo de lokaj
reprezentantoj funkciigi procedurojn jam ekzistantajn por plibonigi la
loĝkondiĉojn de romaoj. La greka registaro regule emfazas ke
ĝi ne intencas okupiĝi pri lokaj organoj malkunlaboremaj kiuj
segregacias romaajn loĝantojn.
Claude Cahn, estro de la programo ĉe ERRC diris al la Romaa Gazetara
Centro (RSK): "la neagemo de Grekio fariĝis evidenta. En Grekio duono
de la romaaj komunumoj loĝas izolitaj, sen aliro al publikaj servoj,
en medio kun alta infektorisko, en budoj faritaj el koto."
La plendo kontraŭ la greka ŝtato altiris la atenton de multaj
organizaĵoj. Eŭro-deputitino L?via J?r?ka, mem romao, diris
antaŭ la komisiono: "neniam mi vidis pli malbonajn loĝkondiĉojn ol tiuj en
romaj loĝlokoj en Grekio."
Sekva paŝo en la afero atendeblas plej frue en decembro, kiam la
Eŭropa Komisiono de Socialaj Rajtoj formulos sian rekomendon. Decido de la Ministra Komitato de la Eŭropa Konsilio estas atendebla
en marto 2005.
Flóra László, RSK
Ertl István fordítása
Tradukinto: Ertl István
«
|
|
|
 | Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért |
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?
|
|
 | A Magyar- országi Roma Parla- mentet |
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.
|
|