RomNet
 Ezt a honlapot valóban roma fiatalok, valóban önszerveződve szerkesztik.

kitölt
HELYZETKÉP


Magyaroszág 2002. Sirok

kitölt


Exkluzív:

Élet Jászladányban

Magyaroszág 2002. Jászladány


Mit műveltek a gyöngyösi rendőrök?

Magyaroszág 2002. Gyöngyös


Paksi helyzetképek

Magyaroszág 2002. Paks





Forta fraŭda suspekto
____________________________________________________________________
RomNet, 21. septembro 2004.

En la venontaj tagoj la prikrima sekcio de la urba policejo en Sárvár transsendos al la samurba prokurorejo, kun rekomendo prezenti akuzon, la aktojn rilatajn al la t. n. "romaa riparacio" - informas komuniko de la policestrejo de departemento Vas. (RomNet)



Kiel konate, la polico iniciatis juran persekuton kontraŭ nekonataj farintoj la 1-an de septembro 2003, pro forta suspekto pri delikto de plurfoja grandsuma defraŭdo, malprofite al la Aŭstra Fondaĵo por Interpaciĝo kaj al pliaj damaĝitoj.

La enketo konfirmis ke ges-roj J. H. kaj Cs. H., loĝantoj de Sárvár, same kiel R. H., loĝanto de Zalaegerszeg, akceptis plenumi la administrajn paŝojn en la reparacia afero de romaaj personoj deportitaj al kaj trudlaborigitaj en Aŭstrio dum la dua mondmilito, erarigis ĉi tiujn pri la sumo de la reparacio kaj pri la detaloj de la administraj aranĝoj, kaj, profitante ilian informomankon, defraŭdis de ili la tuton, aŭ signifan parton, de la reparacia sumo.

La suspekto montriĝis pravigita ankaŭ rilate al la ago kandidatigi per konvinkado kaj erarigo, kun la celo akiri reparaciajn sumojn, ankaŭ personojn sen reparacia rajto. Por tion fari, ili igis plurajn homojn, parte konsciajn pri la delikteco de la ago, parte sensciajn pri tio, fari falsenhavajn deklarojn pere de notariaj aktoj, kaj ĉi tiujn aktojn transsendis, pere de la Publika Fondaĵo "Hungaria Juda Heredaĵo" (MAZSÖK), al la Aŭstra Fondaĵo por Interpaciĝo, kiu poste en du okazoj erare pagis po ĉ. 10.000 eŭrojn al nerajtigitoj.

La misgviditoj estis en ĉiu okazo altaĝaj homoj. La deliktuloj deklarigis ilin kaj havigis iliajn personajn legitimilojn per trompo, ŝajnigante sin kunlaborantoj de organizaĵo prizorganta aĝajn homojn, kiuj celas havigi al ili monhelpon. Ĉion ĉi ili faradis en la periodo inter la 31-a de marto kaj 1-a de septembro 2003. La enketo malkovrigis senrajtan transprenon de pluraj milionoj da forintoj, kaj la aŭtoritatoj sukcesis malhelpi pliajn mispagojn en 11 okazoj.

Krom la ĉi-supraj farintoj, 17 pliaj personoj estas suspektataj de la enketantoj en Sárvár pri fraŭdo aŭ fraŭdoprovo, kaj pri la delikto falsi publikajn aŭ privatajn aktojn.



Ertl István fordítása
Tradukinto: Ertl István






«


kitölt
HETI INTERJÚ
Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?

kitölt


kitöltés
BEMUTATKOZUNK
A Magyar- országi Roma Parla- mentet
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.

kitöltés






Főoldalra Hírek Interjú Jegyzet Aréna Életmód Archívum
fr

© 2002 Romnet | Hoszting: C.Enter Kft.