Exkluzív:
Élet Jászladányban
|
____________________________________________________________________
RomNet, 14. septembro 2004.
|
|
En la malsanulejo de la bulgaria urbo Razlog 23-jara romaa virino mortis dum nasko. La deĵoranta kuracisto, kiu gvidis la akuŝon, estis en stato de ebrieco. Aleksander Dimcov Strahilov, romaa konsilisto de la municipo, interrete petis helpon pri la afero de la mortinta junulino ĉe internaciaj rajt-protektaj organizaĵoj. (RSK, Romaa Gazetara Centro)
|
En la malsanulejo de Razlog, la deĵoranta kuracisto estis ebria dum li gvidis naskon ĉe 23-jara romaa virino kun du infanoj. La naskantino mortis. Frato ŝia kulpigas pro la morto la malsobran doktoron kaj dungitojn de la hospitalo, kiuj, laŭ lia diro, ne donis al ŝi la necesajn medikamentojn dek tagojn antaŭ la akuŝo. "Jam ŝia unua infano povis naskiĝi nur dank' al operacia interveno, kaj estintus necese denove fari same, sed la doktoro estis ebria " - diris la frato.
Laŭ informo de Aleksander Dimcov Strahilov, romaa konsilisto de la municipo, neniu okupiĝas pri la morto de la virino, kaj la kuracisto gvidinta la akuŝon asertas ke ŝi havis nenian ŝancon je transvivo. La romaa estro ne povas tion akcepti. Li opinias ke, se la urba malsanulejo ne kapablis certigi operacion por la virino, ĝi devintus transsendi ŝin al alia establo. Aleksander Dimcov Strahilov interrete petis helpon pri la afero de la mortinta junulino ĉe internaciaj rajt-protektaj organizaĵoj.
Maximilián Estocák, RSK (Romaa Gazetara Centro)
Tradukinto: Ertl István
«
|
|
|
 | Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért |
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?
|
|
 | A Magyar- országi Roma Parla- mentet |
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.
|
|