Exkluzív:
Élet Jászladányban
|
____________________________________________________________________
RomNet, 10. septembro 2004.
|
|
Pro ripetaj protestoj de la usona Advocacy Project (AP) kaj de aliaj internaciaj organizaĵoj de romaoj, oni modifis la kapvorton "gypsy" en la interreta vortaro Dictionary.com, ĉar ĝi enhavis rasisman difinon. (RSK, Romaa Gazetara Centro)
|
La usona Advocacy Project (AP) kaj aliaj internaciaj organizaĵoj romaaj protestis jam fine de junio ĉe la kompanio Lexico Group, kreanto de la interreta vortaro Dictionary.com, kontraŭ la enhavo de ties kapvorto "gypsy".
Laŭ la tiuvortara difino de "gypsy", ciganoj "apartenas al vagema raso, kaj vivtenas sin per ŝtelado, ĉevalkomercado kaj kiel forĝistoj". Post sensukcesa protestado plurfoja, la organizaĵoj lanĉis interretan petskribon, al kiu aliĝis ne nur multaj privatuloj, sed ankaŭ reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj. La centoj da subskriboj helpis atingi ke la interreta vortaro korektu sian rasisman misprezenton de romaoj en tiu kapvorto.
Maximilián Estocák, RSK (Romaa Gazetara Centro)
Tradukinto: Ertl István
«
|
|
|
 | Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért |
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?
|
|
 | A Magyar- országi Roma Parla- mentet |
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.
|
|