RomNet
 Ezt a honlapot valóban roma fiatalok, valóban önszerveződve szerkesztik.

kitölt
HELYZETKÉP


Magyaroszág 2002. Sirok

kitölt


Exkluzív:

Élet Jászladányban

Magyaroszág 2002. Jászladány


Mit műveltek a gyöngyösi rendőrök?

Magyaroszág 2002. Gyöngyös


Paksi helyzetképek

Magyaroszág 2002. Paks





Malpli bonkvalita eduko por 90 procentoj de la romaaj infanoj
____________________________________________________________________
RomNet, 30 marto 2004.

90 procentoj de la romaaj infanoj spertas malpli bonkvalitan edukon en la bazlernejoj ol iliaj neromaaj samklasanoj - diris Viktória Mohácsi, komisiito de la edukministerio lastan lundon en Szeged. (MTI)



"Inter la 3500 bazlernejoj de nia lando troviĝas ĉ. 600 en kiuj la romaaj infanoj lernas en apartaj klasoj" - informis la eksperto, respondeca pri integrado de infanoj en malavantaĝa situacio kaj romaaj.

70 procentoj de la ciganaj infanoj frekventas klasojn apartigitajn, kio estas malaprobebla ne nur pro la disigo laŭ haŭtkoloro, sed ankaŭ ĉar en ĉi tiuj klasoj la nivelo de edukado estas malpli alta, aparte rilate fremdajn lingvojn kaj informadikon - emfazis Viktória Mohácsi.

En la nunaj membroŝtatoj de EU handikapitaj infanoj reprezentas 2,5-3 procentojn, dum en nia lando la sama indico estas 5,3 procentoj. Ĉiu kvina romaa infano frekventas klason kun speciala instruprogramo - diris la edukministeria komisiito.

Oni taksas la proporcion de "falsaj handikapitoj" je 40 procentoj el la lernantoj de klasoj kun speciala instruprogramo. En la pasinta jaro 2500 lernantoj problemaj sed ne handikapitaj estis klasitaj al la handikapitoj.

"Kun granda verŝajneco, ili ĉiuj kreskigos poste la vicojn de la senlaboruloj" - diris Viktória Mohácsi.

Laŭ s-ino Mohácsi, solvon povos alporti malapartigo, integrita edukado de infanoj en malavantaĝa situacio, kaj tion celas ministeria programo lanĉita en 2002.

La Eduka Ministerio starigis la Tutlandan Reton de Integrado kun la intenco fake helpi, pere de tiu instanco, la procezon de malapartigo - diris la edukministeria komisiito.

Helpsumo de jare po 60 mil forintoj (ĉ. 240 eŭroj) por ĉiu infano estas uzebla, ekde la lernojaro 2003/2004, de tiuj lernejoj kiuj engaĝas sin por ĉesigi apartigitan edukadon ĝis 2008, ekde la klasoj plej junaj supren laŭ aĝo - informis la eksperto.



Tradukinto: Ertl István





«


kitölt
HETI INTERJÚ
Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?

kitölt


kitöltés
BEMUTATKOZUNK
A Magyar- országi Roma Parla- mentet
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.

kitöltés






Főoldalra Hírek Interjú Jegyzet Aréna Életmód Archívum
fr

© 2002 Romnet | Hoszting: C.Enter Kft.