RomNet
 Ezt a honlapot valóban roma fiatalok, valóban önszerveződve szerkesztik.

kitölt
HELYZETKÉP


Magyaroszág 2002. Sirok

kitölt


Exkluzív:

Élet Jászladányban

Magyaroszág 2002. Jászladány


Mit műveltek a gyöngyösi rendőrök?

Magyaroszág 2002. Gyöngyös


Paksi helyzetképek

Magyaroszág 2002. Paks





Oficiala dokumento de la Eŭropa Parlamento alvokas la slovakan registaron plibonigi la situacion de romaoj
____________________________________________________________________
RomNet, 12 marto 2004.

Hodiaŭ la Eŭropa Parlamento alvokis en oficiala dokumento la slovakan registaron plibonigi la ekonomian kaj socialan situacion de la romaa komunumo kaj entrepreni paŝojn kontraŭ ilia ekskludo en la kampoj de edukado, laboro kaj publikaj servoj. (RSK)



Dum la diskuto koncerne la raporton Brok pri la stato de prepariĝo en la aliĝontaj EU-landoj, socialista amendopropono estis akceptita per granda plimulto de voĉoj, alvokanta la slovakan registaron al plibonigo de la ekonomia kaj sociala situacio de la romaoj en Slovakio kaj entrepreno de paŝoj kontraŭ ilia ekskludo.

Socialista eŭrodeputito Hannes Swoboda komentis jene al la Romaa Gazetara Centro (Budapeŝto): "temas pri forta averto al la slovaka ŝtato, urĝanta solvon de la situacio ekestinta en la lastaj semajnoj". Laŭ Swoboda "ankaŭ la decidfarantoj de Eŭropa Unio portas kulpon pro sia troa atento al demandoj sole buĝetaj de la aliĝontaj landoj - tio malhelpas ilin atenti la socialan situacion de la malplej riĉaj, i.a. la romaoj."

Romaa Gazetara Centro

(En la lasta semajno de februaro diversloke en Orienta Slovakio romaoj sturmis manĝvendejojn kaj forportis varojn sen pago. Kiel motivon ili nomis la drastan malaltiĝon de socialaj pagoj, kiu estas konsekvenco de la registara politiko fortiganta la tutmondan konkurenc-kapablon de Slovakio i.a. per gravaj tranĉoj buĝetaj en la kampoj de sano, instruado kaj pensioj. - la trad.)

Tradukinto: Ertl István





«


kitölt
HETI INTERJÚ
Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?

kitölt


kitöltés
BEMUTATKOZUNK
A Magyar- országi Roma Parla- mentet
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.

kitöltés






Főoldalra Hírek Interjú Jegyzet Aréna Életmód Archívum
fr

© 2002 Romnet | Hoszting: C.Enter Kft.