La ekeston de la nova leĝo antaŭis longa publika diskuto - emfazis Katalin Lévai, ministro sen atribuita fako, en sia parlamenta alparolo lastan novembron, antaŭ la adopto de la leĝo pri egala traktado kaj egalaj ŝancoj. La ministrino agnoskis ke la teksto de la leĝo bezonos iom da plua fajlado, sed opiniis ke la jamaj modif-proponoj sufiĉos por efektivigi tion. Tamen, nek tiu promeso nek la rezulto trankviligis ĉiujn: la Hungara Ligo por Virinaj Interesoj, kupola organizaĵo de kvardeko da aliĝintaj asocioj, invitis la registaron retiri la leĝproponon, kiu laŭ ĝi "maltaŭgas por antaŭenigi la ŝancegalecon de virinoj".
Tamás Gyulavári, universitata docento, fakulo ĉe la justicministerio, taksas senbaza la proteston de la virinaj organizaĵoj. Tiu ĉi leĝo malpermesas diskriminacion ne nur kontraŭ virinoj, sed ankaŭ tiun laŭ origino, haŭtkoloro, aĝo, familia stato, sanstato, seksa orientiĝo, krome ekz. diskriminacion pro religiaj, politikaj aŭ mondkonceptaj konvinkoj. Tial ne eblis ke la teksto de la leĝo adaptiĝu al la specifaj bezonoj de unusola socia grupo - diris la fakulo -, kaj necesis krei juran instrumenton tiel ĝeneralan ke ĝi ebligu alfronti negativan diskriminacion en ĉiuj eblaj kampoj.
La leĝo pri egalaj ŝancoj ekvalidos fine de januaro. Gyulavári menciis kiel novan elementon la enkondukon de la nocioj molestado, kontraŭleĝa apartigo kaj venĝpuno. Kiel molestado konsideriĝas konduto maldigniga, timoveka aŭ hontiga; kontraŭleĝa apartigo estas apartigo de homoj "sen motivo kiun objektiva pritakso juĝus racia". Al ĉi tiu kategorio apartenas ekzemple kiam en lernejoj infanoj ciganaj kaj neciganaj devas frekventi malsamajn klasojn. Pri venĝpuno temas kiam iu spertas - ekzemple en sia laborloko - malrespekton de liaj rajtoj aŭ minacojn pro tio ke li komencis, uzante sian leĝe garantiitan rajton, juran proceduron pro negativa diskriminacio.
Grava elemento de la leĝo estas ke ne nur privatuloj, sed ankaŭ civilaj organizaĵoj povas ekproceduri kaze de diskriminacio - diris Gyulavári. La plej granda puno antaŭvidata en la leĝo estas pago de sumo inter 50 mil kaj ses milionoj da forintoj (ĉ. 200 resp. 22 mil eŭroj). Sumoj punpagitaj devas esti uzataj por efektivigi ŝanc-egaligajn programojn. Laŭ la fakulo, la leĝo pri egalaj ŝancoj donas okazon unuavice ne al tiuj kiuj celas monkompenson, sed al homoj volantaj pruvi sian pravon pro principo. Ĉu la nova jura instrumento plenumos la rilatajn esperojn, montriĝos nur post jaroj - opiniis Tamás Gyulavári, kiu atendas grandan nombron da procesoj post la ekvalido de la leĝo.
Estas tamen tiel ke la publika aŭtoritato rajtigita de la leĝo por efektivigi la procedurojn kaj por difini la sumojn de punpagoj estos starigita nur komence de la venonta jaro. Detaloj provizore mankas - la registaro devas ankoraŭ fari sian decidon pri la estigo de ĉi tiu publika aŭtoritato kun tutlanda jurisdikcio.
Jenő Kaltenbach, mediaciisto pri minoritataj rajtoj, diris al nia gazeto: estas kvazaŭ oni havus pretan domon, sed necesus atendi unu jaron por ricevi la ŝlosilon kiu ebligas eniri. Laŭ la mediaciisto, mankas efektiva politika volo, kaj la naskiĝon de la leĝo instigis plie eksteraj influoj, kiel la baldaŭa aliĝo de Hungario al EU. Dum Tamás Gyulavári taksas la leĝon pri egalaj ŝancoj strikte rigora, Kaltenbach dubas ĉu la leĝo en sia nuna vortumo signife kontribuos al malpliiĝo de diskriminaciado.
Gábor Czene
Tradukinto: Ertl István
«
|