En la epoko de la regximsxangxo, vi farigxis konata kiel batalanto kontrau diskriminacio kaj kunfondinto de MDF. Pri kiaj sxangxoj vi tiam revis, kaj kiuj el ili restis gxis nun nur revoj?
Mi partoprenas en la publika vivo ekde la komenco de la 80-aj jaroj. Kiel ofte okazis tiutempe, mi startis en la literatura medio kaj trafis en politikon. Ni tiam sentis nur iun gxeneralan kirligxon de la mondo cxirkau ni, prepare al iaj sxangxoj. Oni povis antauvidi ke la eventoj plirapidigxos tre subite, kaj ni konjektis krome ke okazos sxangxoj ankau neeviteblaj kaj ne aparte gxojigaj. Mi memoras babiladon en iu kunveno komence de la 80-aj, kun (poeto kaj romaa aktivulo) Béla Osztojkán, pri la atendebla sorto de nia hejmregiono, la departemento Borsod. Kio se oni fermos la metalurgian uzinon en Ózd kaj la masxinfabrikon en Diósgyőr? Kio okazos al la homoj kiujn la tiama regximo destinis por ne studi, por ke ili restu malmultekosta laborforto - rolo por kiu elstare taugis romaoj? Kaj efektive, cxi tiuj homoj poste trovis sin sur la strato, kaj neniam plu la socio kapablis proponi al ili alternativon al la senlaborula helpo. Kaj tio rilatas ne nur al romaoj, sed al cxiuj vivantaj en malricxeco. Estas tamen fakto ke nuntempe nur unu el kvin romaoj havas laboron: tia indiko estas nepre pripensiga. Se vortumi bonvoleme, ni povas diri ke cxiu sinsekva registaro provis fari ion.
Kaj cxu ili sukcesis ion fari por la romaoj, au cxu ili nur gratis la surfacon, farante sxajndecidojn sxajne realigotajn?
Fakte, nur la surfaco estis gratata. La sinsekvaj registaroj cxiam refaris la saman eraron: ili maltrafis apliki kompleksan solvon al la problemoj de la romaoj, kaj ne trovis tempon por pli ol hasta flikado. Estus ja vane solvi ekzemple la problemon de logxado, se dume la eduksistemo restos maltauga, kaj cxio restos sensenca, se daure mankos laborlokoj kaj enspez-okazoj kiuj povus garantii decan vivnivelon.
Dek tri jaroj estas longa tempo. Cxu eblas klarigi nur per ekonomiaj kialoj tiagradan mankon de evoluo?
Jes ja, tre longa tempo. Oni tamen ne povus diri ke nenio okazis. Estas nun pli da romaoj en la mezlernejoj kaj universitatoj ol antaue. Nur ke la politika agantaro neniam konstruis konvenan cirkonstancaron cxe kiu gejunuloj el malavantagxa vivmedio povus ekstari sur propraj piedoj. Mi ne sxatus se oni taksus min nostalgiulo, sed dum la tempoj de la Kádár-regximo acxetanto de kooperativa logxejo povis senprobleme repagadi la koncernan prunton. Se junulo aspiras nuntempe al nova vivo sen peti helpon de siaj labor-trivitaj gepatroj, li havas nenian sxancon komenci memstaran vivon.
Vi menciis la periodon de Kádár. Jam tiutempe la eksigo de ciganaj logxkolonioj estis sur la tagordo, kaj nuntempe la plej fresxa registara iniciato estas komenci en venonta januaro definitivan eksigon de la kolonioj.
Estas nia cxiama kutimo havi ege bonajn ideojn kaj planojn, kiuj restas iam realigotaj. La problemo estas ke tiu iamo jam antau longe pasis. Kiel defendanto de homaj rajtoj, jam ok jarojn mi spertas ke oni daure priskribadas la problemojn, dum la solvoj daure restas "iamaj". Sed ni ne plu havas tempon, la okazajxoj ege plirapidigxas. En la lasta tempo okazis pli da aferoj en Hungario ol okazas en establigxintaj demokratioj dum kvindek jaroj. Kaj tio faras sian efikon al ni. Ni estas cxifitaj, eluzitaj. Mi ne konas detalojn de la nova plano pri eksigo de la kolonioj, sed estas certe ke politika decido sola, sen scienca bazo, havas nenian ajn sencon. Ecx Europo ne estas preparita solvi la problemon de la situacio de romaoj. Ekzemple, lastatempe grupo da romaoj deziris setli en urbo cxe la itala marbordo. La lokanoj ne permesis tion, ili prefere donis monon instige al foriro. Tio ne sxajnas al mi aparte europeca ago.
Multaj tamen atendas nian aligxon al EU kvazau temus pri ia sav-zono.
Mi ne scias cxu vi konis tiujn autojn kiuj funkciis per startigilo. Ili tusis, krakadis, sed fine tamen iom post iom startis. Por uzi cxi tiun komparon, post la EU-aligxo ankau ni unue tusos kaj krakados dum iom da tempo. Tion oni devus honeste konsciigi al cxiuj. Samtempe ni tamen efektive igxos, finfine, europanoj, kaj tio ja estas io euforia. Nekredeble, ne plu esti kontrolata cxe la landlimoj, ne plu esti traktata kiel malplivaloruloj. Kaj cxiuj scias ankau ke la EU-aligxo instigos la ekonomian kreskon, sed unue necesos havi paciencon.
En siaj cxiujaraj raportoj pri la aligxontaj landoj, EU cxiam denove donas malfavoran takson pri la situacio de la romaoj en nia lando. Se ankau ili ne solvis a problemon, kian komparan mezurilon ili do uzas?
La homajn rajtojn. En la lastaj kvar au kvin jaroj tiu demando igxis vere grava, kaj tial oni enplektis en la rilatan laboron ankau civilajn organizajxojn. Pli frue, kiam la demandoj estis adresataj nur al la sxtato, ekzemple komence de la 90-aj, mi vidis raportojn kiuj igis min dubi cxu mi bone vidas. Mi diris al mi ke au la raportintoj vivas ekster cxi tiu lando au mi. La bildo kiun ili donis estis ekstreme pozitiva. Ecx la nuntempaj raportoj nur proksimume priskribas la realon.
La dekan fojon la Buroo por Jura Defendo de Naciaj kaj Etnaj Minoritatoj eldonas sian Blankan Kajeron, kiu raportas pri okazoj de diskriminacio.
Nia privata fondajxo donas konkretan juran helpon al homoj kiuj suferis negativan diskriminacion. 99-procente temas pri jura reprezentado de romaoj. Se ni povas konstati ke iu suferis juran malavantagon pro tio ke li naskigxis romao, ni provizas lin per jura helpo. Dauris longan tempon gxis la jugxistoj, la polico kaj la prokurorejo ekkonsciis ke ni ne estas iliaj malamikoj. Kolekti la pruvojn povas dauri longajn semajnojn, ecx monatojn, por ne paroli pri la dauro de la procesoj mem. Aliflanke, en 80-90 procentoj de la kazoj ni gajnas. Mi ne havas rajton kunvokigi al tribunalo policistojn, urbestrojn au jugxistojn nur cxar mi estas defendanto de homrajtoj. La pej grava rezulto montrigxas ne en la altigxanta procentajxo de gajnitaj procesoj, sed en tio ke la ne-minoritataj socianoj komencas kompreni ke estas je cxies avantagxo se aferoj okazas ne preterlegxe. Antaue, se policistoj batis romaojn, certe trovigxis homoj kiuj kontente kunfrotis al si la manojn. Sed necesas kompreni ke, post kelka tempopaso, perforto ne plu estas elektema pri siaj viktimoj. Estas plia rezulto ke cxiam pli da homoj klopodas uzi siajn rajtojn. Lau la konstitucio homa digno estas same valora kiel homa vivo. Same kiel ne eblas nur iomete murdi iun, tiel ankau ne eblas nur iomete vundi la homan dignon.
Kiel sxangxigis la naturo de la punsankcioj?
La justica praktiko igxis klare pli severa. Mi memoras kazon de antau ses jaroj, kiam du policistoj forte piedbatis ciganan entrepreniston. Unu farinto estis kondamnita al provperiodo, la alia devis pagi monpunon. Pro la samo ili estus nun kondamnitaj al deviga mallibereja restado de du jaroj kaj duono. Sxangxigxis ankau la sumoj pagataj reparacie, sed ne la punpagoj aplikataj en procesoj rilate al la protekto de privata vivo. Estas granda manko ke ne ekzistas la eblo iniciati proceson por la publika bono. Erare oni atendas cxiujn solvojn de la tribunaloj, dum en multaj aferoj ja eblus interkonsenti ekstertribunale.
Vi menciis la policon, sed antaujugxemo ja estas observebla en cxiuj vivokampoj.
Prave, en cxiuj vivokampoj. Estus maljuste paroli nur pri la polico. Negativa diskriminacio teksas sian reton tra la tuto de la socio. Gxi trovigxas cxe municipaj funkciuloj, en la mondo de laboro, en edukado, cxe la autoritatoj. Svarmas stereotipemo kaj antaujugxemo. Mi scias ke amasoj da ciganoj volas labori. Sed oni ne donas al ili okazon: tuj kiam oni ekvidas ilian hautkoloron, la pordoj fermigxas.
Kio kauzas antaujugxemon tiel altgradan?
Cxiu el ni estas antaujugxema, sed en diversaj gradoj. Toleremo estas tute bone instruebla. Tamen: pli frue estis kutimo diri ke nervozulo nombru gxis dek por trankviligxi, dum nuntempe necesas nombri gxis dudek. En nia lando trovigxas multaj nekleraj kaj sentalentaj decidfarantoj, precipe inter politikistoj. Oni spiras pli kaj pli malfacile en tia etoso.
Kion do eblas fari?
Mi ne scias. Eble verki artikolon, au poemon.
Kiel iama politikisto, kial vi ne prefere provu sxangxi la situacion? Cxu neniam tentis vin reiri en iliajn vicojn kaj plu "batali" tie?
Ne, tiun batalon mi jam provis. Nuntempe mi preferas verki manlibron pri homrajtoj, kiun eble uzos multaj.
Vi ankau verkas poemojn, same kiel antau jardekoj. Ili sonas suficxe senespere, pesimisme. Cxu tiel vi fartas en via hauto?
Poemoj estis parto de mia vivo, kaj mi efektive sxatus publikigi novan volumon. Sed esti publika persono malakordas kun poemado. En la lastaj tempoj mi suferis personajn sortobatojn, kaj mia sano ne plenvaloras - eble cxion cxi oni subsentas en miaj versoj. Mi kredas ke la homa vivo havas unusolan gravan parton, nome la rilaton al la morto. En nia kulturo tiu estas tabua temo, sed se ni vivas konsciante la eblon morti en cxiu sekundo, tio helpas nin kiel eble plej fruktigi cxiun minuton. Tiu penso samtempe malgajigas kaj instigas. Por mi persone gxi nuntempe estas instiga.
Henriett Biczó
Tradukinto: Ertl István
«
|