RomNet
 Ezt a honlapot valóban roma fiatalok, valóban önszerveződve szerkesztik.

kitölt
HELYZETKÉP


Magyaroszág 2002. Sirok

kitölt


Exkluzív:

Élet Jászladányban

Magyaroszág 2002. Jászladány


Mit műveltek a gyöngyösi rendőrök?

Magyaroszág 2002. Gyöngyös


Paksi helyzetképek

Magyaroszág 2002. Paks





En Hungario cxirkaux okcent mil homoj vivas en malricxeco
____________________________________________________________________
RomNet, 1. decembro 2003.

Laux divers-metodaj esploroj oni taksas ke en Hungario vivas inter 700 kaj 800 mil dauxre malricxaj homoj kaj simila nombro da personoj socie ekskluditaj - diris sociologo János Ladányi lastan vendredon, prelegante en dutaga Budapesxta konferenco pri cxi tiaj temoj. La demografia, regiona kaj sociologia konsisto de la du menciitaj grupoj estas tre simila - komentis la sociologo. (MTI)



Cxi tia situacio estas "malavantagxo kiun heredas la postaj generacioj" - li aldonis, menciante ke anoj de cxi tiuj grupoj ne malofte spertas senlaborecon jam cxe la dua aux ecx tria generacio.

Laux lia prezento, esploristoj kutimas taksi kiel ekskluditojn homojn kiuj ne finis la unuajn ok klasojn lernejajn, aux kiuj vivas en komuna logx-spaco kun almenaux du homoj ne studantaj, ne havantaj laboron kaj ne ricevantaj ajnan pension.

Cxe la plej malsupraj tavoloj de la socio, la malavantagxoj adiciigxas - li aldonis.

Laux li, fine de la 80-aj jaroj Hungario estis samtempe trafita de la efikoj de la "tria industria revolucio", kiujn dum jardekoj oni provadis eviti, kaj de la konsekvencoj de la regximsxangxo. Cxion cxi la esploristo karakterizis kiel "la plej gravan krizon de la lando en nemilita tempo".

"Homoj elfalintaj el la labormerkato inter 1989 kaj 1992 plejparte neniam poste sukcesis reveni al gxi" - li diris, emfazante ke "la ekonomia vigligxo estas neniel ajn sentebla en la plej malricxaj regionoj de Hungario".

Parolante pri "malricxeco pliakrigata de etna malavantagxo", János Ladányi asertis: en Hungario la limo inter la malricxeco kaj la t.n. profunda malricxeco estas pli klare strekita kaj pli malfacile trapasebla ol en tiuj landoj de nia regiono kie romaoj konsistigas malpli grandan parton de la logxantaro.

Laux liaj diroj, romaoj (6 procentoj de la tuta hungarianaro) konsistigas 30 procentojn de la homoj dauxre ekskluditaj, kio signifas ke du kvinonoj de la "landanoj kiujn oni nomas ciganoj" apartenas al cxi tiu tavolo. Samtempe, cxe 20-25 procentoj de la romaoj "estas montrebla nenia ekskluditeco", kaj ekvidigxas "indikoj de iaspeca malforta, komenca burgxigxo".

La esploristo opinas esenca ke la registaro alprenu pripensitan kaj seriozan rolon cxe la vivnivel-plialtigo kaj socia integrigo de homoj vivantaj en malricxeco.



Tradukinto: Ertl István





«


kitölt
HETI INTERJÚ
Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?

kitölt


kitöltés
BEMUTATKOZUNK
A Magyar- országi Roma Parla- mentet
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.

kitöltés






Főoldalra Hírek Interjú Jegyzet Aréna Életmód Archívum
fr

© 2002 Romnet | Hoszting: C.Enter Kft.