La subskribintoj - interalie la plej granda internacia cigana organizo, la Cigana Nacia Kongreso - postulas, ke la hungara registaro pretendu estimi la demokratiajn regulojn ankaux de Landa Cigana Konsilio.
"Hungario popularigas la minoritatan memadministran sistemon kiel ekzemplodonan en Euxropo, sed tiuokaze se ili ne okupigxas ecx pri validigo de fundamentaj reguloj de demokratio, tion ni pensas eksterordinare malplacxa kaj neakceptebla" - legeblas en la publika letero subskribita de pluraj renomaj internaciaj organizoj kaj politikistoj de ciganoj.
La leteron subskribis inter aliaj Rutko Kawczinsky, estrarano de Cigana Nacia Kongreso kaj Andrej Gina, prezidanto de regionala korporacio de ciganaj gvidantoj.
La protestantoj riprocxas tion, ke laux ilia opinio la prezidanto-sxangxo okazis kontrauxlegxe, ili pensas tiel, ke estimo de la legxoj kaj propraj reguloj ne estas privata afero de deputitoj de Landa Cigana Konsilio aux tiu de la ciganoj, gxi estas publika afero grava por cxiu hungara civitano, ecx temas pri tia faktoro, kiu influas la fidon al la korporacioj starigitaj per elekto. Pro tio postulas la subskribintoj de la publika letero, ke la hungara registaro pretendu estimi la demokratiajn regulojn ankaux de Landa Cigana Konsilio.
Kiel ni scias, pasintsemajnfine Orbán Kolompár, gxistiama vicprezidanto dum gxenerala kunsido kunvokita de li mem eksigis Aladár Horváth de la prezidanta posteno. Laux Aladár Horváth - kiu akcentas, ke li akceptus decidon de lauxlegxa gxenerala kunsido - Kolompár ne havis rajton kunvoki gxeneralan kunsidon, cxar laux la tiam valida organiza kaj funkcia regularo ne ebligis tion. Kolompár neas akuzojn de Horváth, laux li la menciita alineon jam tiam enhavis la dokumento.
La Romaa Gazetara Centro post tio petis la organizan kaj funkcian regularon validan antaux la gxenerala kunsido de estro de la kancelario de Landa Cigana Konsilio por igi klara tion.
Anstataux dokumento, subskribita antaux Marto la gazetara centro ricevis prezentadon Junian sen subskribo. En tiu teksto vere estis tiel, ke ankaux la vicprezidanto estas rajtigita kunvoki gxeneralan kunsidon. La afero atendeble estos dauxrigita antaux tribunalo.
Romaa Gazetara Centro
Tradukinto: Hegedűs Imre
«
|