Exkluzív:
Élet Jászladányban
|
____________________________________________________________________
RomNet, 23 augusto 2003.
|
|
Buroo por jura defendo de minoritatoj, kun sidejo en Szolnok, konsideras fari polican denuncon kontrau nekonataj farintoj pro suspektita krimo de cxantagxo. Nome, la buroo supozas ke nerajtigitoj postulis monon de ciganoj petintaj, kiel transvivintoj de Holokausto, reparacion. (MR Online)
|
Dr. Miklós Pálfy, la estro de la buroo por jura defendo, sciigis en gazetara konferenco ke en 2001 la buroo identigis en Szolnok kaj ties regiono 73 alt-agxajn romaajn transvivintojn de la genocido dum la dua mondmilito. Cxiuj cxi personoj ricevis avizon pri akcepto, fare de la austra au svisa Repaciga Fondajxo, de ilia postulo reparacia, kaj kelkaj jam ricevis sumojn gxiritajn al hungaria banko.
Tamen, kelkaj koncernatoj rakontis ke, cxe la transpreno de la sumo, ili estis minacitaj de nekonatoj, postulantaj pagon pretekste de siadira helpo dum la reparacia proceduro. Buroestro Pálfy diris ke li petis cxi tiujn altagxulojn, plejparte analfabetajn, ne cedi al ajna cxantagxo au timigo, kaj tuj informi la policon pri la okazintajxoj.
Ertl Isván fordítása
«
|
|
|
 | Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért |
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?
|
|
 | A Magyar- országi Roma Parla- mentet |
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.
|
|