Exkluzív:
Élet Jászladányban
|
____________________________________________________________________
RomNet, 13 aug. 2003.
|
|
La aferoj rilataj al reparacioj por hungariaj transvivintoj de austriaj trudlaboroj estas prizorgataj, konforme al intersxtata konvencio, de la Publika Fondajxo "Hungaria Juda Heredajxo" (MAZSÖK). Rezulte de ties klopodoj, ankau centoj da romaaj koncernatoj ricevis sian reparacion. Cetere, depostuloj de reparacio estas transdonendaj al MAZSÖK absolute plej laste gxis 31 decembro 2003. Kiel la Romaa Gazetara Centro (RSK) jam raportis, la Civitana Grupigxo de Romaoj petas tujan suspendon de la reparacia proceduro, sed ankau kontrolon kaj reprijugxon de la tuta gxisnuna plenumado. La Internacia Organizajxo pri Migrado (IOM) rekomendis gxis julio pagon de germana reparacio al 50 mil petintoj, sed nur 44 mil gxis nun ricevis monon. (RSK)
|
Lau la Civitana Grupigxo de Romaoj, la sorto de tiuj pluraj miliardoj da forintoj ne estas spurebla. La estroj de la organizajxo certas ke la sumoj alvenas al iuj aliaj ol la rajtohavantoj, kaj tial prezidanto István Makai petis en letero la ambasadojn de Svislando, Austrio kaj Germanio pri suspendo de la reparacia proceduro. Dokumento pri tio estis sendita al cxefministro Péter Medgyessy kaj al la ministro pri eksterlandaj aferoj, László Kovács. La Grupigxo kritikas la malcxeeston en la tuta reparacia proceduro, cxe la decidoj same kiel cxe la plenumado, de la legitimaj ciganaj organizajxoj legxe rekonataj en Hungario. Lau informo de la organizajxo, el cxiam pli da lokoj oni sciigas ke romaoj transvivintaj la duan mondmiliton kaj formulare anoncintaj sian depostulon de riparacio ricevis gxis nun ecx ne unu forinton nek helppakajxon. Cxe la Publika Fondajxo "Hungaria Juda Heredajxo" oni diris: konforme al la koncerna intersxtata konvencio, la aferoj rilataj al riparacio por hungariaj transvivintoj de austria trudlaboro estas traktataj de cxi tiu fondajxo. Rezulte de ties laboro, ankau centoj da romaaj koncernatoj jam ricevis sian riparacion.
La Internacia Organizajxo pri Migrado (IOM) estas unu el la sep partneraj organizajxoj kiujn la germana registara fondajxo "Rememoro, Respondeco, Estonteco" (Stiftung "Gedächtnis, Verantwortung, Zukunft") taskis kolekti la riparaciajn depostulojn de la iamaj sklav- kaj trudlaborintoj. Lau sia Informo, IOM ricevis gxis la fino de decembro 2001 entute 329 mil depostulojn kadre de la Germana Trudlabor-Riparacia Programo. IOM rekomendis gxis julio 2003 efektivigon de pago al 50 mil postulintoj. La unua partopago alvenis gxis nun al 44 mil hungariaj postulintoj. IOM gxis nun malakceptis entute 168 mil postulojn.
Erika Oláh, Romaa Gazetara Centro (RSK)
Ertl Isván fordítása
«
|
|
|
 | Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért |
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?
|
|
 | A Magyar- országi Roma Parla- mentet |
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.
|
|