Exkluzív:
Élet Jászladányban
|
Infanoj inter la vunditoj
____________________________________________________________________
RomNet, 19 julio 2003.
|
|
La 17-an de julio makedonaj policistoj denove atakis la 800 romaajn rifugxintojn el Kosovo kiuj restadas cxe la makedona-greka landlimo. Cxi tiuj romaoj vivas jam du monatojn subcxiele, atendante uzi sian rajton transiri la limon. La policistoj atakis la romaojn cxar kelkaj el ili intencis transiri la limon.
|
Kronologio:
Marto 1999: Komenco de la serba ofensivo en Kosovo. Serbaj trupoj militkrimas i.a. kontrau romaaj logxantoj. Junio 1999: Post armistico, romaoj kaj serboj suferas vengxon de kosovaj albanoj. Julio 1999: Lau raporto de la brita radio BBC, la kosova liberiga organizajxo UCK jxuris ekstermi la romaajn logxantojn de Kosovo. 22 Julio 1999: Tial ke la konfilkto en Kosovo estas "oficiale" finita, la itala registaro decidas ne akcepti pliajn rifugxintojn el la regiono. 6 augusto 1999: UCK neas ke gxi havus ajnan rolon en la atakoj kontrau kosovaj romaoj. Rakontoj de kosovaj romaoj kaj raportoj de la homrajta observejo Human Rights Watch kontraudiras tiun aserton. 11 aprilo 2000: Komencigxas starigado de tendaro en unu el la plej grandaj ciganaj kolonioj de Makedonio, Suto Orizari apud Skopjo, por logxigi la romaajn rifugxintojn el Kosovo. 1 junio 2000: La Komisiito pri Kosovo de la Gxenerala Sekretario de UN, Bernard Kouchner, vizitas Makedonion por konvinki la romaojn pri reveno hejmlanden. Reprezentantoj de la kosovaj romaoj esprimas konsenton kaj kunrealigemon pri la propono. 28 junio 2000: La makedona registaro plian fojon plilongigas la provizoran permeson al la kosovaj rifugxintoj restadi en la lando. 15 novembro 2000: Kosovaj romaoj revenantaj al siaj hejmvilagxoj estas murdataj. Oni trovas kadavron de 13-jara knabo en Urosevac (Kosovo), kaj dum la sama semajnfino tri revenantaj plenkreskuloj kaj 15-jara knabo estas mortigataj de nekonatoj. Porparolanto de UN agnoskas ke versxajne temas pri murdoj motivitaj de etna malamo. 5 aprilo 2001: Brutala murdo cxe la limo de Kosovo. Albanaj ekstremistoj mortigas romaan virinon en Orahovac (suda Serbio). 2002: Lau pli kaj pli oftaj raportoj, domoj de forfugxintaj kosovaj romaoj estas incendiataj au atribuataj al albanaj familioj. Tiel la romaoj ne plu havas kien reveni. Marto 2003: La cxefkomisiono de UN pri rifugxintoj decidas fermi la tendaron en Suto Orizari. Oni ne plu certigas instruadon por la romaaj infanoj. Post kelkaj semajnoj, cxesas la distribuado de mangxajxoj en la tendaro.
Ertl István fordítása
«
|
|
|
 | Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért |
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?
|
|
 | A Magyar- országi Roma Parla- mentet |
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.
|
|