RomNet
 Ezt a honlapot valóban roma fiatalok, valóban önszerveződve szerkesztik.

kitölt
HELYZETKÉP


Magyaroszág 2002. Sirok

kitölt


Exkluzív:

Élet Jászladányban

Magyaroszág 2002. Jászladány


Mit műveltek a gyöngyösi rendőrök?

Magyaroszág 2002. Gyöngyös


Paksi helyzetképek

Magyaroszág 2002. Paks





Aladár Horváth: Tri monatoj
____________________________________________________________________
RomNet, la 8-a de julio 2003.

Kiel la prezidanto de la Landa Cigana Konsilio, mi deziras prirespondi pri tio, ke kion ni faris dum la tri monatoj de mia prezidado. Pri tiaj laboroj, iniciatoj temos, kiuj povos efiki, laux ilia intenco, ankaux longtempe. Estas grave, ke la interesigxanta publika opinio - krom la cxiutagaj malpacadoj, skandaloj - informigxu ankaux pri la esencaj agadoj. (Népszabadság)



Ni postulis - lige al la legxoprojekto temanta pri la sama traktado kaj sxancegaleco -, ke, kaze de diskriminacio, la kulpanto ricevu efektivan punon, seriozan monpunon; kaj estigxu en atingebla proksimeco tiu instanco, cxe kiu en cxi tiaj aferoj oni povas meti plendon.

Ni komencis, en aprilo, la dialogon kun la cigana intelektularo, kalkulinte je ilia scio kaj partopreno. Nia gxenerala asembleo akceptis decidon pri tio, ke la sxtato deklaru, la - pere de hejmlandaj romaoj uzataj - "romani"-an kaj "beasx"-an lingvojn, protektitaj lingvoj; kaj ni aligxu al la Euxropa cxarto de la minoritataj lingvoj, kiu movas antauxen la gardon kaj la pluevoluigon de cxi tiuj lingvoj. Ni iniciatis, ke en la Granda Bulvardo, en la loko de la eksa kinejo Metroo, ni estigu auxtentikan Ciganan Teatron, kaj ni planis tion, ke en la neutiligataj ejoj de nia sidejo, ni elformos esplorinstituton pri ciganoj, muzeon kaj romaan artan ekspozician salonegon. Ni komencis pretigantajn pritraktadojn pri la realigo de la landa romaa radio. Ni faris decidon pri la festoj, elstaraj tagoj de la romaoj, por deklari ilin oficialaj minoritataj festoj, Cxi tio estus: la Internacia Romaa Tago (la 8-an de aprilo), la Romaa Civilrajta Tago (la 11-an de julio) (Precize antaux dek jaroj tiu cxi tage oni arangxis en la urbo Eger la unuan, grandiozan, kontrauxrasisman demonstracion), kaj la Festo de la Cigana Danco ( la 9-an de novembro), la naskigxtagon de Béla Balogh, la june mortinta artdancisto.

Ni prezentis konkurson pri cxirkaux cent milionoj da forintoj, por la kunteno, organizo de la integrita instrua programo de la romaaj gelernantoj de dek setlejo, cxe la projekto-pretiganta fondajxo de la nacia evoluiga plano.

Ni faris sukcesan pritrakton por moderigi la, pere de la ofenda, mallauxda programo (titolita: Grandioze grandioza romaa nuptofesto) de TV2, kauxzitajn damagxojn, kaj en la intereso de la evito de la similaj kazoj. La auxtentika klarigo de la spertebla izolado, en la sekcio akusxoscienca de la malsanulejo en la urbo Eger, kaj en la lernejo de Jászladány (Jaasladaanj), atestas la pli pretendan kaj pli kuragxan homrajtan sentemon de la televizioj. Auxtune ni resumos la metiajn-etikajn postulojn, konekse la romaoj, de la jxurnalistiko.

Ni decidis pri tio, ke en Budapesxto ni starigos la monumenton de la romaa holokausto, kaj ni iniciatos landan movadon por la kunmeto de la nomlisto de la mortigitaj romaoj. Ni decidis tion, ke ni elpasxos por la rapidigo de la kompenso de la getransvivintoj cxe la germana, svislanda kaj hungara sxtatoj. Ni partoprenis en la laboro kaj en la internacia aktivado de la civila organizo subtenanta la agadon por la interesoj de la romaoj en la Euxropa Unio, kiu estas kontinuiganta por la arangxo de la stato de la romaoj rifugxintaj el Kosovo. Samtempe ni elpasxis ankaux por la ebligo de ilia hejmenlogxigxo.

Ni faris krizotrakton, kun la sxtataj organizoj kaj la Romaa Civilrajta Fondajxo kunlaborinte, en la vilagxo Ópályi (Oopaaji), kie la kuracistan dejxoran prizorgon oni organizis laux izolanta maniero. La kontrauxlegxan situacion ni cxesigis sukcese.

Ni faris proponon rilatantan al tio, ke kun la partopreno de la Hungara Scienca Akademio farigxu urgxe enketo ankaux pri la vivcirkonstancaro de la 1800 romaaj koloniaj komunumoj, oni difinu la (lokan, etregionan, regionan, landan) nivelon kaj mezuron de la bezonataj interagoj.

Ni prilaboris realan, dum ses-ok jaroj realigeblan, proponplanon koncerne la kompleksan rehonorigan programon de la 150, en la plej kriza stato estantaj, romaaj setlejaj komunumoj, kies elementoj estas la koloniocxesigo, la laborejestigo, la evoluigo de la infrastrukturo, la okupigo ktp. Pri cxi tiu ni komencis pritraktadojn kun la ministrino pri sxancegaleco.

Ni iniciatis tion , ke en la romaaj setlejaj komunumoj, estantaj en kriza stato, la malricxuloj ricevu trafikan subtenon por la vizito de la laborejo, el sxtataj fontoj, kaj en cxi tiuj setlejoj la laborigantoj, kaze de la okupigo de al la komunumoj apartenantaj homoj, ricevu subtenon laux la mezuro de la publikaj pagendoj de la salajroj.

Ni proponis la kreadon de la kondicxoj de la minimumaj logxaj eblecoj en la rondo de la romaaj kaj neromaaj malricxuloj. Ni iniciatis la abolicion de la rentumsxuldo de la diskriminacia, por la tiel nomataj "CX"(reduktitaj)-logxejoj elpagita, prunto por la likvido de la ciganaj kolonioj. La sxargxoj de la pli frue donita sxtata prunto por konstruo, pro la altigo de la mezuro de la sxuldo, farigxis neeltenebla. Ni proponis la inspekton de la kondicxoj de la pruntoj. Ni petis la elkonstruadon de la sistemo de la subteno por helpi la logxon. Ni proponis tion, ke oni igu senpaga dum tri jaroj la infangxardenan prizorgon en la kazo de la krizstataj komunumoj, kaj oni okupigu, en la infangxardenoj kaj la lernejoj, romaajn pedagogiajn asistant(in)ojn por plibonigi la interligon kun la familioj.

Ni iniciatis, ke oni lernigu, en la supernivela instruado, setlejevoluigantajn, pedagogiajn, kulturorganizantajn, sxtatadministradajn, ordoprotektantajn, komunikadajn, sanitarajn, okupigajn fakulojn, okupigxantaj pri la problemoj de la romaaj komunumoj, fakekonomiistojn, socialajn laboristojn, pedagogstudentajn esploristojn, oni ebligu pluseblecojn rilate cxi tiujn fakkonoj, kaj oni estigu la konektigxantajn, bezonatajn instituciojn.

Ni opiniis la programon de la nacia evoluiga plano. Ni ambiciis tion, ke je la solvo de la romaojn koncernantaj problemoj, cxiukampe ankaux euxropajn fontojn oni povu pretendi.

Okaze de la debato pri la modifo de la legxo pri minoritatoj kaj legxo pri la vocxdono de la minoritatoj ni provis akceptigi niajn interesojn ankaux en la kazo de seriozaj kontrauxinteresoj. Ni proponis tion, ke ankaux la minoritataj konsilioj havu rajton delegi reprezentatojn en la jugxejojn, kaj membrojn en la estrarojn de la lernejaj konsilioj, ke la minoritataj konsilioj krom la funkciigaj kaj oficejaj normativoj ricevu monon ankaux por la funkciigo de la romaaj institucioj, komunumaj domoj estigxantaj per la helpo de konkursoj. La prezidantoj kaj deputitoj kvankam ricevu monon por ilia publika laboro, rilatanta al la loka komunumo.

Se niajn proponojn ni povos realigi sukcese, tiukaze niaj, okaze de la vocxdono, deklaritaj celoj estos en atingebla proksimeco, ke la romaoj finfine povu elekti siajn kondukistojn, ke ni povu reteni la tiaspecan misuzon, kiaspeca frapis nin ankaux en la kazo de Jászladány (Jaasladanj). Samtempe ni devas eviti tiun riskon, kiun la propono de aliaj minoritatoj kaj la inspektisto de la minoritataj rajtoj povus esti por ni, ke la nomlisto de la romaaj logxantoj de la setlejoj, okaze de la vocxdono, estu publikigita je la gxojo de la eventuale nin minacantaj rasistoj . Cxi tiu risko retenus la plimulton de la romaoj de tio, ke ili estigu konsiliojn. Je mia propono ni prilaboris tian solvon - la rektan elekton laux popolkunsida procedo - per kio estas evitebla la menciita insida situacio, ni povos plimultigi la nombron de niaj konsilioj, ni povos esti protektataj kontraux la nekompetenta interago.

Pri cxi tiuj aferoj gxis nun bedauxrinde malofte temis grandpublike. La cxiutagaj problemoj, la nehavo de la loko pro la renovigo de la sidejo de la Landa Cigana Konsilio, la heredita nehavo de la mono de la eksa estraro kaj la - komencan periodon ,de la korporacia agado, karakterizinta - kunlaboraj embarasoj forgesigis la efektivajn rezultojn, sukcesojn.

Konsiderante ankaux la menciitajn aferojn mi pensas tion, ke sekve de la plenumita laboro de la pasintaj tri monatoj mi povas kuragxe stari antaux la min elektintoj, cxar laux nia promeso ni komencis tiun laboron, kiu efektive rezultigos la romaan regximosxangxon, kiu efektivan eblecon kreadas, lige al tio, ke la vivsxancoj de niaj lokaj komunumoj estu sukcese reigeblaj, ke ili povu aligxi al la procezo de la labordivido, ke ili povu protekti sian logxejon, kaj ili povu eduki siajn infanojn en higienaj logxejoj anstataux la mizeraj logxlokoj, kaj ili povu flegi, en funkciopovaj kulturaj institucioj, siajn gepatran lingvon, kulturon, ili povu evoluigi sian identecon.

Cxi tiuj tri monatoj estis mallonga tempo, la cxiutagaj kvereloj kelkfoje povis preni nian atenton for de la esencaj, antauxenigaj taskoj, sed cxi tiu periodo tamen estas abunda, kaj estis ideoricxca el la vidpunkto de la fundamento de la laboro de la Landa Cigana Konsilio. Samtempe estas bedauxrinda fakto, ke la embarasoj de la ekfunkciigo de la oficejo - la eksa estraro ne antauxpreparis la transdonon kaj la transprenon, per cxiuspecaj rimedoj provis malhelpi la procedon - kaj la financaj problemoj obstaklis la laboron de la konsilio. Kaj kio estis pli akra malfacilajxo, ol cxi tiuj aferoj, tio estis la neakordigebla, vidmaniera diferenco pri la strategio, rilatanta la demokratan politikan kulturon kaj la perspektivojn de la romaoj.

Estas grave, ekzemple, ke la elektita korporacio de la romaoj funkciu observante la regulojn de la legxeco. Ekzemple pere de la observo de la organiza kaj funkcia statuto de la Landa Cigana Konsilio. Estas konate, ke kelkaj deputitoj iniciatis la arangxon de eksterordinara gxenerala asembleo, kie ili volis peti tagordigon de propono rilatanta al la malkonfido kontraux la prezidanto. La kunsidon kompreneble mi kunvokis laux la statuto. Kontraux cxi tiu procedo la afergvidanta prezidanto, ofendinte la paragrafon IV/2/a de nia funkcia statuto, estigis kunsidadon (nomitan: gxenerala asembleo), kie , ofendinte la paragrafon IV/3/a, li ordonis vocxdonon pri la eksigo de la prezidanto, dum laux nia statuto " La prezidanton kaj la afergvidantan prezidanton, en la formigxanta sidado, la refoje elektita gxenerala asembleo elektas per fiksita plimulto. Ilia mandato validas gxis la formigxanta sidado de la sekvonta landa konsilio."

Kompreneble mi oferis - konsiderante grava la demokration -, ke mi abdikos en la legxe kunvokita gxenerala asembleo, la kvaran de julio, se la plimulto de la delegitoj konsentas la malkonfidan proponon. La kontraux mi koalicigxintaj frakcioj restis malproksime de la gxenerala asembleo, kontraux tio ankaux postsekve mi promesas malkasxan luktadon por la realigo de la legxa kaj publika funkciado de la Landa Cigana Konsilio, por la digna kaj honesta politika reprezentado de la romaoj.

Cxi tiu artikolo ne pri tio temis, ke oni kial volas min forigi el mia prezidanta pozicio, sed pri tio, ke kio estis atingebla dum la tri monata agado. Fine ankoraux ankaux tion mi mencius, ke mi farigis la antauxjaran internan ekonomian-financan kontrolon de la landa konsilio. Mi konfidas tion, ke la Kontrola Oficejo de la Registaro, sekve de la kontrolo de la dokumentoj, nomos la rondon de la respondeculoj pri la malkovritaj malkorektajxoj . Ankaux tiukaze se mi restos, kaj ankaux tiukaze se mi ne restos.





«


kitölt
HETI INTERJÚ
Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?

kitölt


kitöltés
BEMUTATKOZUNK
A Magyar- országi Roma Parla- mentet
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.

kitöltés






Főoldalra Hírek Interjú Jegyzet Aréna Életmód Archívum
fr

© 2002 Romnet | Hoszting: C.Enter Kft.