Cent kvar mil transvivintoj - plejparte orient-europaj - de la deportadoj al austria trudlaboro dum la dua mondmilito ricevis gxis nun sumojn el reparacia fondajxo austria, starigita antau tri jaroj. Dauras prijugxo de pliaj preskau dek mil petoj. Zorge de la austraj sxtato, provincoj kaj ekonomio, jam preskau duono de la 436 milionoj da euroj kolektitaj en la fondajxo estis gxirita al petintoj. Gxis nun 2914 hungaroj ricevis reparacion, unusume pagitan.
Post la lasta kunsido de la internacia kuratorio, Richard Wotava, gxenerala sekretario de la Repacigxa Fondajxo, diris al korespondanto de nia gazeto ke la plej altkategoriaj reparacioj, nome po 7630 euroj, estis aljugxitaj en plej alta proporcio al hungaroj, precize al 229 personoj. Tiel okazas cxar la sklavlaboro kiun koncernas cxi tiu kategorio, estis farata unuavice de hungaraj judoj, deportitaj al trudlaboro en la lasta fazo de la milito, por konstrui la t.n. sud-orientan protektomuron.
Cetere, la limdato por submeti petojn, antaue septembro 2003, estis lastatempe prokrastita al la 31a de decembro, pro la konsidero ke informadi montrigxis pli malfacile ol supozite en iuj landoj, kaj preskau cxie sine de la romaaro. Ekzemple, el Hungario nur en la lastaj monatoj komencis enfluegi petoj de iamaj trudlaboristoj ciganaj. Ke tio entute ekokazis, estas merito de la aparte efika informkampanjo en Hungario - opiniis en gazetara konferenco du estroj de la Repacigxa Fondajxo, nomante cxi tiun kampanjon ekzempla.
Parolante al nia gazeto, György Vályi, direktoro de la Publika Fondajxo por la Hungaria Juda Heredajxo - la establo kiu kunordigas reparaciajn aferojn -, alte aprezis la kunlaboron de la minoritataj autonomioj kaj de la romaa gazetaro. La problemojn kauzas gxisnuna manko de registro pri romaaj viktimoj, kaj ke, aliflanke, pro sia meze pli mallonga vivdauro, malpli da ciganoj gxisvivis la efektivigxon de la reparacio. Parlamentano János Fónagy, hungara membro de la internacia kuratorio de la fondajxo, laudis la engagxigxon de austroj: austraj estroj de la fondajxo faris personajn vizitojn al landoj malpli facile informeblaj, unuavice la eksjugoslavaj respublikoj. Aliflanke, en la jxusa kunsido de la kuratorio Hungario rikoltis laudojn, ne nur pro bona informada laboro, sed ankau pro la fakto ke la interesoj de malplimultoj estas reprezentataj de sxtatsekretario.
Lau la interkonsento, ekestinta dank' al usona perado antau tri kaj duona jaroj, la fondajxo pagas reparacion al homoj kiuj - eventuale infanagxe, kun siaj gepatroj - estis en Austrio, fare de la naci-socialisma potenco, devigitaj al trudlaboro, suferigitaj kaj atencitaj en sia homa digno. Rajtohavanto je reparacio devis esti vivanta la 15-an de februaro 2000, komencdato de la reparaciaj pagoj. Kaze de posta morto, ankau heredantoj rajtas submeti peton, sed riparacia rajto de homoj mortintaj antau tiu dato ne estas heredebla.
«
|