Antaux tri jaroj pli ol 35.000 homoj rifugxis el Kosovo al Makedonio, la sola loko proponanta protekton al la romaoj persekutataj. Romaoj el Kosovo, malgraux sia deziro vivi en paco, estis konsiderataj kiel civitanoj nedezirataj en sia hejmlando. Dum la t.n. etnaj purigadoj en Kosovo, kaj malgraux la cxeesto de pacprotektaj fortoj de UN, ili suferis batadojn, seksperfortojn, prirabojn, murdojn kaj ekzilon el sia naskolando.
Malgraux protestoj de kelkaj internaciaj organizajxoj kontraux cxi tiu situacio, kaj malgraux la streboj de malmultaj por havigi protekton al la romaoj, ne eblis malhelpi la persekutadon kaj genocidon. La makedonaj auxtoritatoj, kunlabore kun la Alta Komisariato de UN por Rifugxintoj (UNHCR), logxigis la romaojn en homhelpe starigita, provizora barakaro en la urbo Shuto Orizari.
Tri jarojn poste, fine de marto cxi-jara, cxi tiu formo de helpagado estis cxesigita. UNHCR kaj la makedona ministro pri laboraferoj decidis fermi la barakaron. Sekve, la koncernaj romaoj ne plu havas validan statuson de rifugxintoj, kio igas ilian restadon en Makedonio kontrauxlegxa.
Post la fermo de la restadejo, kiam la provizado per elektro kaj nutrajxoj estis cxesigita, en la lastaj dek tagoj pli ol 800 rifugxintoj protestis antaux ambasadejoj kaj reprezentejoj de internaciaj organizajxoj kiel EU kaj UN.
Konstatinte cxe la auxtoritatoj kompletan mankon de interesigxo pri la afero de romaoj, la rifugxintoj decidis la 19-an de marto marsxi al la greka landlimo, por peti rifugxon en Grekio, lando najbara kun Makedonio. La rifugxintoj restadas nun plu cxe la landlimo, atendante decidon de la makedona registaro. La polico allasas proksimen nek amasinformilojn nek civitanajn organizajxojn. Laux polica sciigo, la makedona ministro pri internaj aferoj malpermesis al amasinformiloj raporti pri la okazajxo. La rifugxintoj restadas subcxiele, sen mangxajxoj kaj trinkajxoj. Sxajnas ke nek internaciaj organizajxoj nek la makedonaj auxtoritatoj atentas pri la grupo aux interesigxas pri la vivcirkonstancoj de cxi tiuj homoj.
Laux informoj de RomNews Network, la makedona registaro planas uzi perforton kontraux la romaaj rifugxintoj se ili ne akceptas reveni al sia lando.
«
|