RomNet
 Ezt a honlapot valóban roma fiatalok, valóban önszerveződve szerkesztik.

kitölt
HELYZETKÉP


Magyaroszág 2002. Sirok

kitölt


Exkluzív:

Élet Jászladányban

Magyaroszág 2002. Jászladány


Mit műveltek a gyöngyösi rendőrök?

Magyaroszág 2002. Gyöngyös


Paksi helyzetképek

Magyaroszág 2002. Paks





Pli kaj pli da ekzamenoj pri cigana lingvokapablo
Laux populareco, la cigana sekvas la anglan, germanan kaj Esperanto
____________________________________________________________________
RomNet, 5 junio 2003.

Nuntempe en Hungario plej multaj homoj ekzamenigxas pri la lingvoj angla, germana kaj Esperanto. Forte erarus kiu kredus ke la sekvaj lingvoj en la vico estas la franca aux la itala. Nuntempe la kvara plej populara lingvoekzameno estas tiu pri la cigana (lovaria), kun cxiam pli da kandidatoj en la lastaj du aux tri jaroj. Temas pri necesajxo por studentoj, por kiuj plenumita lingvoekzameno estas kondicxo por akiri studofinan diplomon en universitatoj kaj altlernejoj. (Axel.hu)



Kiel ni pli frue raportis, laux la valida legxo pri superaj studoj unu el la kondicxoj por rajti aliri studofinan ekzamenon en universitatoj kaj altlernejoj estas pli frue akirita lingvoekzamena diplomo. La edukministerio tamen alportis sxangxon: ekde septembro 2003, por diplomigxontoj kiuj agxas pli ol 40 jarojn ne plu estos deviga antauxa trapaso de lingvoekzameno. Plie faciligos la situacion de lastajaraj studentoj la nova eblo trapasi la t.n. sxtatan ekzamenon sen pli frua lingvoekzameno, dum la diplomo mem restos ricevebla nur post sukcesa lingvoekzameno. La nuna situacio estas plorinda en la senco ke preskaux 20 procentoj de la studofinantoj ne povas ricevi gxustatempe sian diplomon pro manko de lingvoekzameno.

Solvo por la problemo

- De cxirkaux tri jaroj rimarkeblas plimultigxo de kandidatoj al lingvoekzameno pri la cigana - diris, demandite de la portalo axel.hu, Gyula Juhász, estro de la gazetara sekcio de la Fremdlingva Trejnocentro (Idegennyelvű Továbbképző Központ, ITK) - kiun la popola lingvajxo nomas simple "strato Rigó".

Juhász vidas unu el la kialoj en tio ke, laux multaj studentoj, plej facilas trapasi lingvoekzamenon en la cigana, kaj do multaj elektas cxi tiun "pli facilan" vojon cele al akiro de sia diplomo. - Pli facilan laux ilia supozo - komentas la fakulo. - Sed kiam ili efektive alfrontas la ekzamenon, ili devas konstati ke ne temas pri postuloj malpli altaj ol cxe aliaj lingvoj.

La postuloj

La portalo axel.hu informigxis pri la postuloj plenumendaj de kandidatoj cxe cigana lingvoekzameno.

La "plej facila" parto estas la vorttrezoro, cxar suficxas kono de 1100 vortoj. Studento sukcese trapasinta lingvoekzamenon pri la cigana rakontis ke, je la tempo kiam li ekzamenigxis, la demandoj estis anticipe komunikitaj.

La ekzamenigxinto komentis plie ke la cigana lingvo estas facila pro sia malvasta vorttrezoro kaj sia gramatiko ellernebla en tri monatoj.

Devigo diktas

- Kompreneble, homoj konantaj cxi tiun kampon scias ke la granda nombro de kandidatoj pri tiu cxi lingvo ne sxuldigxas al iu modo, sed, kiel dirite, al simpla devigo - klarigis plue Gyula Juhász al nia gazeto.

La gazetara estro de ITK diris ke li mem ofte spertas kiel studentoj rekomendas la ciganan lingvon unu al alia.

- Estas certe ke, tuj kiam la aferoj ligitaj al akiro de diplomo estos reguligitaj, la interesigxo cxesos en tempo nelonga - aldonis Juhász.

Cxu suficxos meznivele en universatoj kaj baznivele en altlernejoj?

Laux informo de la gazetara departemento de la Ministerio pri Klerigo al nia gazeto, ekzistas altlernejoj kie, konforme al la nun valida regularo, suficxas ke lastajara studento estu trapasinta baznivelan ekzamenon de tipo "C" - parolan kaj skriban - por "enposxigi" sian diplomon. Kontraste, en universitatoj estas nun devige trapasi almenaux unu meznivelan lingvoekzamenon por rajti diplomigxi.





«


kitölt
HETI INTERJÚ
Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?

kitölt


kitöltés
BEMUTATKOZUNK
A Magyar- országi Roma Parla- mentet
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.

kitöltés






Főoldalra Hírek Interjú Jegyzet Aréna Életmód Archívum
fr

© 2002 Romnet | Hoszting: C.Enter Kft.