RomNet
 Ezt a honlapot valóban roma fiatalok, valóban önszerveződve szerkesztik.

kitölt
HELYZETKÉP


Magyaroszág 2002. Sirok

kitölt


Exkluzív:

Élet Jászladányban

Magyaroszág 2002. Jászladány


Mit műveltek a gyöngyösi rendőrök?

Magyaroszág 2002. Gyöngyös


Paksi helyzetképek

Magyaroszág 2002. Paks





Romaaj pacientoj "steriligitaj kaj humiligitaj"
____________________________________________________________________
RomNet, 22. majo 2003.

Laux esploroj de la Euxropa Centro pri Romaaj Rajtoj, romaaj virinoj suferas humiligan traktadon en kelkaj malsanulejoj de Norda Hungario, kaj pluraj el ili estis steriligitaj sen ke ili scius pri la definitive malfekundiga efiko de tia operacio. (RTL Klub - Olga Békéssy)



En marto cxi-jara, la Euxropa Centro pri Romaaj Rajtoj demandis kvardek kvar romaajn virinojn el Norda Hungario pri la traktado kiun ili spertis en malsanulejoj.

Naux el ili rakontis ke ili estis steriligitaj post nasko. Kvar romaaj virinoj diris ke la malfekundigo okazis dum ili ne precize konsciis pri la signifo de tiu operacio.

Laux la legxo, por steriligo estas necese peti, tri monatojn antaux la interveno, konsento-deklaron de la koncernatino kaj ties partnero. Tio tamen tute ne okazis, laux la virino rakontinta al la Euxropa Centro pri Romaaj Rajtoj."

Ili donis sian konsenton pri steriligo ne konante ties konsekvencojn kaj la ligitajn riskojn, kaj ili ne ricevis informojn pri kontrauxkoncipaj metodoj kiuj preventas nedeziratan gravedecon" - diris Orsolya Szendrey, esplor-asistento.

Laux Katalin Lévai, ministro pri egaleco de sxancoj, necesas tuja enketo. "Kunlabore kun la ministro pri sano kaj kun la mediatoro pri minoritatoj mi enketos pri tio cxu efektive okazis apartigo de romaaj virinoj en hospitaloj kaj ilia malgrauxvola steriligo" - diris Lévai.

En cxiuj malsanulejoj de Hungario estos esplorate cxu romaoj suferas negativan diskriminacion, ekzemple pro lokado en aparta cxambro. Laux pluraj romaaj virinoj tio okazas en la malsanulejo Markhot Ferenc de la urbo Eger.

La hospitalestro neis tion, sed la Romaa Gazetara Centro posedas vidbendajn registrajxojn kiuj pruvas apartigon.





«


kitölt
HETI INTERJÚ
Mi a feladata a Miniszter- elnöki Hivatal roma ügyekért
felelős politikai államtitkárának? Hogy áll az antidiszkriminációs törvény? Mi a véleménye a jászladányi eseményekről Teleki Lászlónak?

kitölt


kitöltés
BEMUTATKOZUNK
A Magyar- országi Roma Parla- mentet
civil cigány szervezetek alapították 1990-ben a cigányság első, nem állami szervezésű csúcsszervezeteként.

kitöltés






Főoldalra Hírek Interjú Jegyzet Aréna Életmód Archívum
fr

© 2002 Romnet | Hoszting: C.Enter Kft.