Ekde septembro povos uzi la elementaj lernejoj la integrigxan subvencion de la Ministerio Pri Edukaj Aferoj. La monsumo po 51 mil forintoj, kiu anstatauxigas la samniveligan subvencion - kies sumo estis 17 mil forintoj - kompletigas la jaran bazsubvencion po 196 mil forintoj gelernante. La celo de la subvencio estas la helpo de la lerneja kaj socia akomodigxo de la ciganaj infanoj. La monsumon tiuj institucioj povos pretendi por siaj unuaj kaj kvinaj klasoj, kiuj entreprenos tion, ke gxis la lernojaro 2008/2009 tute cxesigos la izolitecon kaj almenaux unu integrigxan pedagogian programon ekfunkciigos.
La Ministerio Pri Edukaj Aferoj pro tio decidis pri la enkonduko de la nova subvencia formo kaj la ekfunkciigo de la aligxontaj pedagogiaj programoj, cxar iu enketo - farita de la ministra ofico pasintjare auxtune - rezultigis konsternigxajn indikojn pri la spertebla segregacio en la hejmlanda instruado. Laux la enketo en la lando 700 ciganaj klasoj funkcias. La reala nombro, rilate la menciitan nombron, versxajne estas multe pli granda, cxar la pasintjara enketo ampleksis nur 184 lernejojn.
Origo demandis du tiajn elementajn lernejojn, kiujn pli frue oni akuzis per apartigo de la ciganaj gelernantoj. Ni demandis cxu ili planas la pretendon de la subvencio, respektive la ekfunkciigon de la pedagogiaj programoj. Ferenc Zay (Zai) - la direktoro de la Arany János Elementa Lernejo en Verpelét - komunikis tion (al Origo), ke ekde septembro ili ekfunkciigos la integrigxan pedagogian programon en la kvina klaso, por kies realigo ili jam pretendis la subvencion. La lernejon en Verpelét je la komenco de la jaro 2002 restemigis Jenő Kaltenbach - revizoro de la minoritataj rajtoj - cxar laux lia revizio en la lernejo la ciganaj kaj ne ciganaj gelernantoj estis instruataj izolite. La direktoro - kiu jam ankaux en la tempo de la publikigxo de la afero neis la segregacion - opiniis tion, ke la revizio - farita en la jaro 2002 - pere de Kaltenbach, pro tio havis grandan ehxon, cxar oni "faris politikan aferon" el la kazo de la lernejo, kiu ekscitis en la setlejo la etoson. Samptempe laux Zay gxis nun la problemoj cxesigxis. La proporcio de la ciganaj kaj ne ciganaj gelernantoj en cxiuj klasoj estas la sama. "Mi fidas je tio, ke - per la enkonduko de la integrigxa instruado - fine arangxigxos la aferoj" - li diris.
Ankaux Ferenc Dárdai - la direktoro de la Urbocentra Elementa Lernejo - diris tion, ke ili auxdis pri la integrigxa subvencio, pri kies pretendo ili pritraktas kun la urba konsilio de Mohács, kaj kun la loka minoritata konsilio. Laux Dárdai cxi tiu agadmetodo pro tio estas necesa, cxar la urba konsilio estas la prizorganto de la lernejo. Pro cxi tiu fakto ili devas peti ilian opinion pri la ekfunkciigo de la integrigxa programo, kiu estas la kondicxo de la pretendo de la subvencio. Dárdai pri la pritraktoj diris tion: "Cxio iras en la plej granda ordo". Ankaux nia intereso estas tio, ke ni povu la plej bonajn cirkonstancojn garantii por la lernado - li komunikis. La lernejon de Mohács - en la jaro 2001 - la Landa Cigana Konsilio akuzis per tio, ke gxi apartigas la ciganajn gelernantojn, sed la vicurbestro de la urbo neis la akuzojn.
Viktória Mohácsi - la respondeca ministra komisiitino pri la integrigxo de la lernantoj kun malfavora medio kaj la ciganaj infanoj - diris por Origo: La elementaj lernejoj povos pretendi la novan subvencion gxis la fino de junio. Laux la ministra komisiitino estas granda la interesigxo por la nova subvencia formo. Laux iu anticipa enketo - farita en novembro pasintjare - preskaux 400 institucioj - 10 procentoj de la hejmlandaj bazgradaj instruejoj - signis sian pretendon por la nova subvencio. Sed laux Mohácsi versxajne - rilate la nunan situacion - pli granda estos la interesigxo, cxar en novembro nur dum kvin tagoj povis signi siajn pretendojn la lernejoj.
Mohácsi diris tion, ke pro la popularigo de la integrigxa subvencio la Ministerio Pri Edukaj Aferoj arangxos konferencojn kaj informajn diskutojn tutlande. Anakux - pere de la TV-stacioj dissendataj - reklamfilmoj servas por la veko de la atento de la instruejoj.
Samtempe - laux la ministra komisiitino - ankoraux ne eblas fari enketon pri tio, ke la auxtune ekfunkciontan integrigxan programon en kiom da lernejoj oni povos ekirigi. Laux Mohácsi - nome - ankaux dum unu-du jaroj povos dauxri versxajne tiu procezo, en kies kadro la estroj de la institucioj ellernos tion, ke kio estas precize la integrigxa programo de la Ministerio Pri Edukaj Aferoj.
«
|