Laux la enketo, farita de la Merkatesplorada Katedro de la Scienca Universitato en Pécs (Peecx), estas konstatebla, ke gxis kiam ne estos pli alta la enspezo de la cigana logxantaro, gxis tiam ne estos grava celgrupo por la negoca sfero.
Cxion cxi subtenas tio, ke laux la enketo la ciganoj tenas nemalhavebla, rilate al siaj infanoj, la cxiutagan, trifojan provizon per mangxoj, almenaux la cxiutagan, unufojan varman pladon kaj la vintrajn sxuojn, samtempe ili pensas tion, ke ne estas nepre necesa la lavmasxino, la komputoro, la membreco en memvola pensiokaso.
1730 forintoj ( 8 dolaroj, 7 euxroj ) por nutrajxo
La rezultojn de la enketo publikigis la jxurnalo Magyar Hírlap (Hungara Gazeto), laux kiuj la plimulto de la fumantaj ciganoj Sopiane-n fumas, sed sopiras al Multifilter, el inter la bieroj, prefere, la Borsodi kaj la Szalon estas la populara kaj pagebla , sed la biero Amstel estas la plejofte sopirata. El inter la kafoj estas konsumata la Tschibo, sed ili deziras la kafon Omnia, rilate la lavpulvoron Dosia ili anstatauxigus gxin per Ariel. La ciganoj eventuale elspezas 1730 forintojn por nutrajxo kaj 6300 forintojn (29 dolaroj, 26 euxroj) por vestigxo. Laux la ciganoj en la logxejo la televidilo, la necesejo kaj la bancxambro estas nemalhaveblaj, samtempe la duono de la demanditoj ne havas necesejon en sian logxejon, kaj la triono de ili ankaux bancxambron ne havas. La nauxdekonoj de la ciganoj vivas je la limo de la minimuma vivten-kosto, dum la resto atingas aux superas la averagxan vivnivelon de la hungaroj.
Grandega postresto, mankhavo
Nur la 22 procentoj de la ciganoj havas permanentan laborejon, kaj la 38 procentoj de ili estas devigata vegetigi siajn tagojn kun mankhavo. El inter cxiuj mila cigano nur du havas cxeflernejan diplomon kaj nur sesope sidis jam antaux komputoro. Telefono estas trovebla en la 14 procentoj de la ciganaj mastrumadoj.
La televidado estas tre grava por la ciganoj, cxiuj kvina cigano pasigas kvin-ses hxorojn antaux la televidil-ekrano tage, sed la radio estas multnombre malakceptata: pli ol la kvarono de la demanditoj neniam estas auxskultanta gxin. La proporcio de tiuj ciganoj, kiuj neniam estas legantaj jxurnalon, atingas la sesdekkvin procentojn, kaj 23 da procentoj ne legis libron dum la pasinta unu jaro.
La ciganoj kontraux cxio cxi ne estas pesimisma minoritato: ili estas multe pli kontentaj pri si mem, pri siaj amikoj, konatuloj, ol gxenerale la hungaroj.
Petro Bogdan
«
|